Omnésio estas planlingvo proponita de Jordan KAY en 2003. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

La alfabeto de Omnésio estas: A, B, C, CH, D, E, F, G, GH, I, J, K, L, M, N, O, P, R, S, T, U, V, X, Y, Z. Malsame al Esperanto:

  • C sonas /k/ antaŭ a, o, u kaj /s/ antaŭ e kaj i;
  • CC sonas /ĉ/;
  • CH sonas /k/;
  • G sonas /g/ antaŭ a, o, u kaj /ĝ/ antaŭ e kaj i;
  • GH sonas /g/;

Vokaloj povas esti longaj aŭ mallongaj.

Oni uzas la tildon kiel en la portugala lingvo: ã = an; õ = on.

La forta silabo estas ĉiam la antaŭlasta.

Ekzemplo redakti

Babela turo (Genezo 11: 1-9):

11:1 Lai omna tera teneó una lingua cõ fali uniformi. 2 Chuando lai persone migrarõ d'eil esto, alarõ a valla ent la tera de Shinaar et sem posarõ ibo. 3 Eli dichterõ à eloceteri, "Veni, forma nos late et lã igna." Tenerõ late d'utiri cha cementi et bituma du mortero. 4 Dichterõ, "Veni, forma nos o urbo et o turo dechi culma alchansarea eil cello. Face nos o nomo, anche ne nos dispercirenos sup'eil facio de lai tera." 5 Deo decendereó du videri eil urbo et eil turo ch'eil fili d'eil viro abe formaido. 6 Deo dichtereó, "Eli sent una personesa, omna teneindo lai mesma lingua, et iso eis lai prima chosa che faceichent! Ho nilo che faceichent serea inelograrebla du eli! 7 Veni, decende nos et confundi li fala, anche una persona intelegerea lai fala do cetero. 8 De iso loco, Deo lõ dispercireó sup'eil facio de lai tera, et terminarõ de formari eil urbo. 9 Lõ apeloa Babel, chia iseto fa'eil loco unede Deo confundeó lai lingua de lai tera. Fae de ibo che Deo dispercireó eil homoso sup'eil facio de lai tera.

Eksteraj ligiloj redakti