Omnibuso estis ĉevaltirita publiktrafika veturilo, antaŭulo de la aŭtobuso kaj trolebuso, plej malnova metodo de la urba trafiko. La nomo venas el la latina vorto omnibus (por ĉiuj). La omnibuso estis - krom la ĉevalfervojo - plej grava veturilo de urba trafiko en la 19-a jarcento.

pariza omnibuso
Benz-Omnibus, 1896

La komuna veturilo aperis jam meze de la 17-a jarcento, sed ne disvastiĝis. La kaleŝo estis nur veturilo por la riĉuloj.

Iu entrepreno en 1826 (1819), en la urbo Nantes funkciigis regule ĉarojn inter la urbocentro kaj la publika banejo urboranda. Li devis konstati, ke la publikon interesas pli bone la trafika ebleco ol la banejoj. Li nomumis la veturilon al voiture omnibus ("veturilo por ĉiu"), tiel fondante la urban amastrafikon. La omnibusojn tiris ĉevaloj, sed en la 1830-aj jaroj oni faris eksperimentojn per vapormaŝina pelado, sed tio ne disvastiĝis.

La omnibusojn ŝanĝis la aŭtobusoj komence de la 20-a jarcento. En Budapeŝto ĝi funkciis inter 1832 (1-an de julio) ĝis 5-an de novembro 1929. En ĝi povis veturi 8-14 homoj (sidante), poste aperis la etaĝaj omnibusoj.