Ontario (Kalifornio)
Ontario estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Bernardino.
Ontario | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego • urbo de Kalifornio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 175 265 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 354 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 3′ N, 117° 38′ U (mapo)34.052777777778-117.62777777778Koordinatoj: 34° 3′ N, 117° 38′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 306 m [+] | ||||
Areo | 129,488843 km² (1 294 8.8 843 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ontario, California [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 130 km²
- Loĝantaro: 163.924 (en 2010)
- Supermara alteco: 282 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 91758, 91761, 91762, 91764
- Telefonkodo: 909
Geografio redakti
Ontario situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas 35 mejlojn, Fontana (Kalifornio) 16 km.
Historio redakti
La plej frue indianoj vivis en ĉi tiu areo. Poste alvenis meksikanoj, fine usonanoj. Ili okupiĝis pri agrikulturo. Oni prenis la loknomon de provinco el Kanado. Tie estiĝis modelo-setlejo establita en 1882, kiu urbiĝis en 1891.
Ekonomio redakti
En Ontario komence oni kultivis citronojn, oranĝojn, vitojn kaj olivojn. Findinto de la industrio estis General Electric. Dum kaj post la 2-a mondmilito la militindustrio disvastiĝis.
Klimato redakti
Ontario situas en mediteranea (aŭ seka subtropika) klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 11-26 °C. La varmo kulminas en aŭgusto kun rekordo 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -6 °C. Jare pluvas po 427 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter julio-aŭgusto praktike ne pluvas.
Trafiko redakti
Ontario havas internacian flughavenon.
Eduko redakti
Ontario havas 25 publikajn bazlernejojn, 11 mezlernejojn. Ekzistas ankaŭ pluraj privataj lernejoj, same du privataj armeaj lernejoj. En Ontario ankaŭ universitataj fakoj funkcias.
Vidindaĵoj redakti
- Biblioteko
- Teatrejo konstruita en 1925
Ĝemelurboj redakti
- Brockville, Kanado (ekde 1977)
- Guamúchil, Meksiko (ekde 1982)
- Mocorito, Meksiko (ekde 1982)
- Los Mochis, Meksiko (ekde 1988)
- Vinterturo, Svislando (ekde 1982)
Fontoj redakti
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio