La Oorlansa lingvo (propralingve: Oorlans, ankaŭ: Oorlands, Oorlams) estas okcident-ĝermana, malalt-frankonia lingvodialekto parolata de malpli ol unu miliono da homoj, preskaŭ tute nur en Sud-Afriko. Iuj lingvistoj ĝin opinias dialekto de la afrikansa, aliaj vidas ĝin kiel kreolan lingvon devenintan de la afrikansa. Ĝi enhavas iujn bantuajn erojn.