Opština Dojran
Opština Dojran (makedone Oпштина Дојран) estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. En la jaro 2002 estis 3 426 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas loĝloko Star Dojran.
Opština Dojran | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | sudorienta regiono | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 084 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 11′ N, 22° 44′ O (mapo)41.1822.73Koordinatoj: 41° 11′ N, 22° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 159 m [+] | ||
Areo | 129,16 km² (12 916 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dojran Municipality [+] | |||
Loko, priskribo redakti
Opština Dojran havas areon de 129,16 km² kaj situas en la Sudorienta regiono. Ĝi situas norde kaj okcidente de la bordoj de natura lago Dojran en la montoj Belasica. La alteco estas ĉirkaŭ 150 - 700 m.
La teritorion trapasas de nordokcidento al sudoriento la Regiona Vojo R1105 de la urbo Valandovo ĝis la limo kun Grekio. Regionaj vojoj R1109 kaj R11050 konektas al ĝi.
La komunumo konsistas el entute 13 vilaĝoj, kiuj estas: Durutli, Gopčeli, Kurtamzali, Nikolić, Novi Dojran, Organdzali, Sevendekli, Sretenovo, Furka, Crničani, Čaušli, Džumabos, Star Dojran.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Bogdanci okcidente kaj Opština Valandovo norde. La ŝtata limo kun Grekio transiras la sudorienton.
Loĝantaro redakti
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 3 426 homoj.
El la totala nombro, 2 771 estis makedonoj (77,09 %), 159 Serboj (8,08 %), 399 Turkoj (11,73 %) kaj aliaj.
Laŭ religio: Ortodoksaj 2.916, islamanoj 483 kaj aliaj.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Noto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Дојран en la makedona Vikipedio.