Opava

distrikta urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Opava (apartigilo)

Opava (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas distrikta urbo en Ĉeĥio kaj ĝi situas en fekunda valo de rivero Opava kaj ĝi estas historia, industria, kultura kaj ekonomia centro. Vivas ĉi tie 55 512 loĝantoj (2023).

Opava
germane Troppau
urbo
Centro de la urbo
Flago
Oficiala nomo: Opava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Mor. enklavoj 4 sidejformacioj
Montaro Opava montetaro
Tipo de urbo Statuta urbo
Fervoja stacidomo Opava východ
Rivero Opava
Situo Opava
 - alteco 257 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 20″ N 17° 54′ 09″ O / 49.93889 °N, 17.90250 °O / 49.93889; 17.90250 (mapo)
Areo 90,61 km² (9 061 ha)
Loĝantaro 55 512 (2023)
Denseco 612,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1195
Primatoro Martin Víteček
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 746 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 505927
Katastraj teritorioj 16
Lokaj partoj 16
Bazaj setlejunuoj 56
Partoj de urbo 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Nuntempaj partoj de Opava
Nuntempaj partoj de Opava
Nuntempaj partoj de Opava
Vikimedia Komunejo: Opava
Retpaĝo: www.opava-city.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavkov, Vršovice, Holasovice, Otice, Oldřišov, Štítina, Stěbořice, Velké Hoštice, Hlubočec, Mokré Lazce, Raduň, Pustá Polom, Neplachovice, Chvalíkovice, Nové Sedlice kaj Branka u Opavy.

Historio redakti

La unua dokumento pri vilaĝo nomata Oppavia devenas el la jaro 1195. En pasinteco kiel la ĉefurbo de Silezio, Opava travivis komplikan evoluon, en kiu partoprenis ne nur germanigaj klopodoj de la germana ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ forta nacia kaj kulture politika renoviĝo de la ĉeĥa popolo en Regiono Opava. Dum la Dua Mondmilito la urbo suferis gravajn perdojn. Ni povas trovi en la urbo plurajn gotikajn konstruaĵojn. En la urbo estas la plej malnova muzeo en Ĉeĥa respubliko, nome Silezia landa muzeo. Troviĝas ĉi tie Arboreto Nový Dvůr enhavanta dendrologiajn kaj forcejajn ekspoziciojn. En Opava naskiĝis aŭ agadis vico da eminentaj personecoj, ekz. Petr Bezruč (18671958), la aŭstra urbano Joseph Maria Olbrich (kunfondinto de viena seceso), verkisto A. C. Nor (1903), kies vera nomo estis Josef KavánJoy Adamson (aŭtorino de libroj pri leonino Elsa, la batalantino por savo de la afrika naturo), en la jaro 1806 ĉi tie restadis Ludwig van Beethoven. En opava kvartalo Kylešovice (germane Gilschwitz) estis trovitaj restaĵoj de ronda domgrupo el la 3-a jarmilo a. K. Fortikaĵoj, kreantaj linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruita dum la jaroj 19351938, estis ŝirmontaj la urbon. Nuntempe en la urbo vivas 55 512 loĝantoj.

Urboparto de Opava, Malé Hoštice, kunlaboras kun Regiono Hlučín.

La germana nomo de Opava, uzata de la aŭstria-hungaria administracio, estas Troppau.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186916 608
188020 562
189035 698
190042 043
191047 361
192149 366
JaroLoĝantoj
193036 030
195035 576
196142 458
197050 275
198059 384
199162 815
JaroLoĝantoj
200161 382
201258 277
201457 931
201657 676
201757 387
201857 019
JaroLoĝantoj
201956 638
202056 450
202155 146
202254 840
202355 512

Famaj naskiĝintoj redakti

 
Domo, kie naskiĝis Joy Adamson

Transporto redakti

Trajna transporto redakti

Opava havas bonan trajnkonekton kun Ostrava (temas pri unurela vojo elektrizita en jaro 2006[1]). Tra Opava veturas ankaŭ radidtrajnoj de Ostrava al Olomouc.

Urba transporto redakti

En Opava veturas nuntempe autobusoj kaj trolebusoj.

Historio de urba transporto [2] redakti

Tramoj redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Opava.

En jaro 1899 la urbestroj decidiĝis, ke en Opava estos tramoj. Solena malfermo okazis je la 4-a de decembro 1905, kiam la unuan fojon ekveturis tramoj kun ŝpuro 1000 mm. Ĉefa vojo konektis orientan stacidomon kun malsanulejo, de kiu gvidis vojo al Kateřinky. Evoluo plena de esperoj de tramoj estis haltita dum fino de Dua Mondmilito. Kvankam estis grandaj damaĝoj, tramoj denove ekveturis en jaro 1947. En jaro 1948 estis eĉ konstruitaj novaj tramvojoj. Du jarojn poste urbestroj decidiĝis, ke trolebusoj anstaŭigos tramojn. Lasta tago de tramoj en Opava estis je la 22-a de aprilo 1956. Tramoj tamen havas malgrandan monumenton en urbcentro, kie estas mallonga tramvojo kun priskribo.

Trolebusoj redakti

Urbaj aŭtobusoj aperis en stratoj de Opava en jaro 1941 kaj dekunu jaroj poste, je la 24-a de aŭgusto 1952 ekveturis la unuan fojon en Opava ankaŭ trolebusoj. Kvankam estis post jaro 1989 diskutoj, se ne sufiĉus nur aŭtobusoj en Opava, finfine estis konstruita nova remizo en jaro 2002.

Industrio redakti

Teva Czech Industries s.r.o. fabrikas kuracilojn interalie ergotoalkaloidojn. [3]

Esperanto en Opava redakti

Okazis 2-a Konferenco de Silezio kaj Norda Moravio la 7-an oktobro 1923 en Opava. Partoprenis 35 personoj el 15 lokoj. Estas nuntempe gastiganto de Pasporta Servo.

Memorindaĵoj redakti

Rilataj temoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ĝemelurboj redakti

Panoramo redakti

Panoramo de urba parto Kateřinky de norde

Notoj kaj referencoj redakti