Openmoko (Open Mobile Kommunikations) estas projekto pri kreado de malfermita GSM-poŝtelefono laŭ filozofio de libera programaro kaj aparataro. La telefono funkcias pere de Openmoko Linux, distribuaĵo kiu uzas Linuksa-kernon kaj uzas pakaĝsistemon ipkg. Oni ankaŭ planas uzi AGPS (aldona GPS-integra cirkvito).

Openmoko Neo FreeRunner

Projektoj redakti

Kompanio FIC anoncis Openmokon kiel plarformon por sekva generacio de siaj poŝtelefonoj. Ekde 9-a de julio 2007, Neo 1973 estis la unua amasa poŝtelefono konstruita surbaze de Openmoko. Ĝi estis unue prezentita ĉe konferenco "Open Source in Mobile" en Amsterdamo.

La dua amasa poŝtelefono estis Neo FreeRunner ankaŭ nomata GTA02.

Pro ekonomia krizo la projekto de GTA03 estis nuligita[1].

En 2009 anstataŭ ol projekti la novan poŝtelefonon GTA03, Openmoko publikigis WikiReader, malkonektite legilo de Vikipedio.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti