La Operaco «Mersad» (perse مرصاد) — estas irana kontraŭofensivo, direktita kontraŭ la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (OMIP) kaj okazinta inter la 26-a de julio kaj la 30-a de julio1988. Ĝi estis lasta operaco de la irana armeo en la Iraka-irana milito kaj rezultigis gravan malvenkon de la OMIP.

Operaco «Mersad»
Konflikto: Iraka-irana milito
Brulanta tekniko de la muĝahidoj
operaco
Daŭro: la 26-30 de julio 1988
Loko: Ĥuzestano, Kurdistan, Kermanŝah
Rezulto: strategia venko de Irano kaj fino de la Iraka-irana milito
Flankoj
Irano Irano Irako Irako
OMIP
Komandantoj
Ali Sajad Ŝirazi Masud Raĝavi
Forto
400 mil soldatoj, 800 tankoj, nekonata nombro da kanonoj kaj aviadliloj 110 mil soldatoj, 300 tankoj, nekonata nombro da kanonoj kaj aviadliloj
Perdoj
400 pereintoj (iranaj datumoj) 4500 pereintoj (iranaj datumoj)
2000 pereintoj (sendependa pritakso)
vdr

La operaco «Mersad» komenciĝis responde al la atako de sepmilhoma taĉmento de la muĝahidoj, kiu estis subtenita de la aerarmeo de Irako. La OMIP komencis ofensivon ĉe la okcidenta limo de Irano tuj post la okazinta la 20-an de julio akcepto fare de Irano de la Rezolucio N 598 de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj pri pafĉesigo. Oni celis per tio stimuli ribelon de la irana opozicio kontraŭ la reganta reĝimo. La atakintoj direktis sin al la urboj Abadano, Ahvazo kaj Ĥoremŝeĥro. Irano mobilizis en la provinco Ĥuzestano 200 mil basiĝojn kaj pasdaranojn, kiuj subtenis 50 mil armeanojn kaj certan kvanton de volontuloj. Iranaj kontraŭtankaj taĉmentoj, subtenataj de artilerio kaj helikopteroj AH-1 Cobra, sukcesis haltigi la irakan ofensivon apud Ahvazo. Laŭ asertoj de Aladin Turani, unu el gvidantoj de OMIP, taĉmentoj de OMIP penetris en Iranon je 160 km. Dum tiuj bataloj pereis 99 anoj de la elita irana milittrupo «Kuvat Al-Badr at-Tasia», kiu estas parto de Pasdaran.[1]

La 26-an de julio Irano komencis kontraŭofensivon. OMIP-taĉmentoj estis blokitaj, ili malsukcesis trabati por si vojon, do perdis plurajn batalantojn kaj batalteknikon.

Rezulte de tiu operaco Irano liberigis sian teritorion kaj grave damaĝis la fortojn de la OMIP. La 20-an de aŭgusto ekvalidis fina pafĉesigo. En Irano estis ekzekutitaj miloj (laŭ diversaj pritaksoj 1500 ĝis 30 000) anoj de la OMIP kaj de la Partio Tude.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Супонина Е. (2002-04-04). "Экспорт терроризма под лозунгами ислама" (ruse). ЦентрАзия. Arkivita el la originalo je 2014-11-11. Alirita 2013-02-08.