Operaco Weserübung

Operaco Weserübung estis la kodnomo de la invado de Danio kaj Norvegio fare de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis la unua operaco de la norvega militiro. La nomo devenas en la germana lingvo de "Operaco Weser-Ekzerco" (Weser estas germana rivero).

Operaco Weserübung

Germanio invadis Danion kaj Norvegion frumatene de la 9-a de aprilo 1940.

Eventoj de la unua tago redakti

Danio

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Invado de Danio.
  • Je la 5.15 komenco de la germana agreso al insuloj kaj en la norda Jutlando, aviada atako al aerodromo en Værløse - detruo de 11 kaj damaĝo de 14 danaj aiadiloj
  • 5.20: Germana ultimato al la Dana Registaro pri nerezisto
  • 7.30: La registaro akceptis germanajn postulojn - ĝis fino de la tago germanoj ekposedis Danion

Norvegio

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kampanjo de Norvegio.

Nokte germanoj eniris al fjordoj, maloftaj bataloj kun la marborddefendo, precipe apud eniro al la Oslo-fjordo.

  • Je la 4.00 la registaro decidis anonci partan mobilizon en 4 militistaj areoj (4 batalionoj de infanterio - 40 mil soldatojpor la unua tago)
  • Je la 5.15 germana delegito enmanigis al la norvega registaro memuaron kun la postulo de nerezistado
  • La registaro reĵetis la postulojn kaj kune kun la reĝo direktiĝis al Hamar; oni alvokis Aliancanojn por la helpo
  • Vidkun Quisling kreis en Oslo uzurpan kunlaborisman registaron, kiu nuligis la mobilizon

Norvega Fronto

Aliancanoj

Ambasadoroj de Francio kaj Britio petis la nederlandan registaron pri permeso de la senprokrasta interveno. Negativa respondo- nederlandanoj ne vidas motivojn.

Dua tago de la operaco redakti

  • En Elverum la reĝo Haakon la 7-a renkontiĝis kun germana delegito Curt Bräuer - la reĝo forĵetis postulon agnoski la registaron de Vidkun Quisling. Sensukcesa provo fare de germanaj paraŝutistoj forkapti la reĝon al mallibero.
  • Kolonelo Otto Ruge estis nomumita komandanto de la norvega armeo
  • Brita ŝiparo (5 unuoj) batalis kun germanaj destrojeroj (10 unuoj). Ambaŭ flankoj perdis po 2 sinkigitaj kaj 2 damaĝitaj destrojeroj
  • 2 britaj divizioj de bomba aviado sinkigis en Bergen germanan krozŝipon
  • Germanoj terlteriĝis en Bornholm

Tria tago de la operaco redakti

  • Radiostacio en Hamar transdonis mesaĝon de la reĝo pri la rifuzo agnoski altruditan de germanoj registaron. Sensukcesa provo mortigi la reĝon - atako de 18 aviadiloj al la reĝa restadejo en Nybergsund
  • Unua ordono de la kolonelo Friedrich Ruge - defendo kontraŭ la germanaj invadintoj kaj atendo por la helpo fare de Aliancanoj. La mobilizo malfaciligita pro transpreno de la malamiko de 5 el 6 areaj staboj kune kun arkivoj kaj armilstokoj.
  • En Oslo-regiono germanoj ekregis Eidsvoll kaj Drammen

Vidu ankaŭ redakti