Operaco Wilfried (angle Operation Wilfred) estis brita marŝipa operaco dum la Dua Mondmilito. Ĝi planis la subminon de la markolo inter Norvegio kaj proksimaj insuloj, ĉefe por malebligi la transportadon de sveda fero al Germanio. La aliancaj fortoj antaŭvidis, ke tiu operaco certe kaŭzus germanan respondon, tiel ke ili cetere preparis alian operacon konatan kiel la "plano R 4" por okupi Narvik kaj aliajn gravajn norvegajn urbojn.

La operacio estis parte plenumita la 8-an de aprilo 1940 sed ĉesigita de la germana invado de Norvegio kaj Danio, kiu okazis la sekvan tagon.