Operejo de Rennes
La operejo de Rennes estis desegnita de Charles Millardet kaj konstruita de Pierre Louise. Ĝi situas sur la placo de la Urbodomo (france place de la Mairie), de kiu ĝi estas la ĉefa parto de la orienta flanko ; fronte al la urbodomo de Rennes.
Operejo de Rennes | |||
---|---|---|---|
operejo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Charles Millardet vd | ||
Malfermo | 1836 | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | Renno | ||
Sidejo | Renno vd | ||
Situanta sur | place de la Mairie • Rue de Brilhac • Rue de Coëtquen | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 6′ 41″ N, 1° 40′ 43″ U (mapo)48.11141-1.67858Koordinatoj: 48° 6′ 41″ N, 1° 40′ 43″ U (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://opera-rennes.fr/ | ||
Priskribo redakti
Situanta sur la centra placo de la urbo, ĝia originaleco kuŝas en ĝia pozicio en konstrututo enhavanta loĝejojn, komercajn galeriojn ŝirmatajn per vitrotegmento malantaŭ la operejo. Alia originaleco estas ĝia adaptiĝo al la formo de la urbodomo de Rennes : la antaŭaĵo de la operejo respondas al la kavaĵo de la urbodomo desegnita de Jacques V Gabriel.
Kun sia italstila ĉambro je 642 sidlokoj, ĝi estas unu el la plej malgrandaj operejoj de Francio[1]. Fokusita al la lirika arto, ĝia okupo proksimas 100%[1].
La plafono de la ĉambro estis farita de Jean-Julien Lemordant en 1914[2].
Historio redakti
Inaŭgurita en la 29-a de februaro 1836, kvankam ĝia konstruo komenciĝis en 1832 kun multaj polemikoj[2], ĝi suferis incendion en 1856.
Diversaj partoj de tiu konstruaro estis klasitaj 'monumentoj historiaj':
- La fasado kaj la tegmentoj rigardantaj al la placo de la urbodomo, same kiel la bazoj de la kamenoj de la konstruaĵo de la 11-a galerio de la teatrejo (klasita en la 13-a de decembro 1961, datumbazo 'Mérimée': PA00090754)
- La fasado kaj la tegmento de la operejo, same kiel pluraj internaj elementoj, kiaj la ornamo de la plafono de la ĉambro (klasita en la 29-a de oktobro 1975, datumbazo 'Mérimée': PA00090754)
- La fasadoj kaj la tegmentoj rigardantaj al la placo de la urbodomo, al la strato de Brillac kaj al la strato de Coëtquen kaj la elementoj neregistritaj de la pasejo dirata de la 'galerio de la teatrejo' (klasita en la 30-a de decembro 1983, datumbazo 'Mérimée': PA00090754)
Fotoj redakti
-
La ŝtuparoj
-
La scenejo
-
Ĝenerala vido al la ĉambro
-
La promensalono
-
La malantaŭa galerio
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 france angle hungare Operejo de Rennes. ARMEL, opera competition and festival. Alirita 20-an de aprilo 2011.
- ↑ 2,0 2,1 Mussat et al. 1998
Vidu ankaŭ redakti
Interna ligilo redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Bibliografio redakti
- (3-an de decembro 1998) france L’opéra de Rennes, naissance et vie d'une scène lyrique. Editions du Layeur, p. 191. ISBN 978-2911468193.