Optika mikroskopo estas teknika tipo de mikroskopo, kiu uzas lumon kaj diversajn optikajn lensojn por rigardi objektojn pligrandigite.

Teknika principo redakti

 
 
Okulario
 
 
Objektivo
 
 
 

La lumo de la objekto trairas kombinon de almenaŭ du optikaj lensoj: la objektivo (3) proksime de la objekto kaj la okulario (1) proksime de la okuloj de la rigardanto. La objektivo el la objekto kreas realan inter-bildon, kiun la okulario pligrandigas simile al lupeo. La mikroskopa pligrandigo-faktoro kalkuliĝas el la multobligo de la pligrandigo-faktoroj kaj la objektivo kaj la okulario.

En plej multaj mikroskopoj eblas interŝanĝi la objektivon kaj la okularion, kaj per tio adaptigi la pligrandigo-faktoron al la plenumenda tasko.

La turna elektilo de objektivo (2) eblas rapidan interŝanĝon de diversaj objektivoj.

Eblas fokusigi la objekton pere de laŭ alteco adaptebla tableto por la objekto (6). Tiu tableto en plej multaj mikroskopoj ankaŭ moveblas laŭ aliaj dimensioj, tial ke eblas precize poziciigi la rigardindan parton de la objekto.

 
Ĉefaj eroj de mikroskopo:
1. Okulario
2. Turna elektilo de objektivo
3. Objektivoj
4. Movilo de la objektivo
5. Preciza movilo de la objektivo
6. Tableto por la objekto
7. Spegulo por lumigi la objekton (alternative lampo)
8. Fokusilo por lumigi la objekton

Vidu ankaŭ redakti