Oraĵisto estas metiisto, kiu laboras ĉefe pri valoraj metaloj, kiel oro kaj arĝento por krei juvelojn kaj aliajn ornamaĵojn, religiajn objektojn, ...

Oraĵisto fabrikanta ringon

Oraĵisto tradicie lernas sian metion de majstro, sed nuntempe aliaj instruebloj ekzistas en universitatoj kaj lernejoj.

Historio redakti

Oro kaj aliaj valoraj metaloj estis prilaboritaj de homoj tra ĉiuj kulturoj, kiam la metaloj estis haveblaj, surloke aŭ importitaj. Ekzistas belegaj tiaj objektoj el antikvaj kulturoj en Eŭropo, Afriko, Hindio, Azio, suda, centra kaj norda Ameriko.

En la mezepoka Eŭropo oraĵistoj estis organizitaj en gildoj kaj ili kutime estis unu el la plej grava kaj riĉa gildo en iu urbo. La gildo konservis liston de membroj kaj de la simboloj, kiujn ili uzis sur siaj fabrikaĵoj. Tiaj listoj multe helpas al historiistoj.

Oraĵistoj ofte oficis kiel bankistoj, ĉar ili traktis oron kaj havis sufiĉe da sekureco por stoki la metalon.

Famaj oraĵistoj redakti

Famaj oraĵistfamilioj redakti

Bibliografio redakti

  • Erhard Brepohl: Theorie und Praxis des Goldschmieds. Hanser Fachbuchverlag, 15., erw. Auflage, 2003
  • Jochem Wolters: Der Gold- und Silberschmied. Rühle Diebener Verlag, Stuttgart

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti