Ora Horuso
en hieroglifa skribo
G8

La nomo (respektive titolo) Ora Horuso (pli nove ankaŭ Ora nomo) estas en egiptologio uzata novepoka markigo por unu el partoj de faraona reĝa tirolaro en antikva Egiptio. La nomo estas derivita de maniero de hieroglifa skribo, kiu estas kreita per signo por dio Horuso sidanta sur markigo kun signifo "oro". En la plena aspekto de la titolaro konsistanta el kvin nomoj tiu ĉi nomo estis indikata kiel la tria en la vico. Same kiel la unua el la reĝaj nomoj (la t.n. Nomo de Horuso) ĝi kunigas reganton kun dio Horuso, sed ties preciza signifo, en kiu la egiptanoj mem laŭ maniero de uzado metis emfazon al ties parto esprimata per la vorto "oro", restas neklara kaj ĝi estas objekto de diskutoj.

Pluaj reĝaj nomoj redakti

La evoluo de reganta titolaro estis fermita komence de Meza imperio, plej malfrue ekde tiu tempo ĝi konsistis sume el kvin nomoj gviditaj per signoj parolantaj pri karaktero de la reĝa potenco (laŭ vico):

Vidu ankaŭ redakti