Ora Pordego (roko)

La Ora Pordego (ruse Золотые ворота, ukraine Золоті ворота, krime-tatare Altın Qapı, Алтын Къапы) estas arkoforma roko, kiu staras en la Nigra maro apud la vulkana masivo Karadago (Krimeo, Ukrainio). Ĝi estas fama vidindaĵo, populara inter turistoj. La roko troviĝas ĉ. 85 metrojn for de la bordo kaj altas ĉ. 50 metrojn; la arko estas sufiĉe granda kaj ebligas navigon de negrandaj ŝipoj.

Ora Pordego (roko) (Krimeo)
Ora Pordego (roko) (Krimeo)
DMS
La roko, vidata de sur la populara turista pado
La nomo "Ora Pordego" havas ankaŭ aliajn signifojn.

Antaŭe la roko nomiĝis Ŝejtan-Kapu (en la krime-tatara lingvo şeytan qapu signifas "diabla pordego"). Oni kredis, ke ie inter la proksimaj rokoj de Karadago troviĝas enirejo al infero. Poste oni ekuzis la modernan nomon, kiu estas ligita al la koloro de la roko (ĝi estas kovrita de flavaj likenoj; krome, la roko bele aspektas dum sunsubiro, kiam la sunradioj kvazaŭ origas ĝin).

Estas vaste konata la loka kredo, ke transiro sub la arko (ekzemple, sur negranda ŝipo) realigas ĉiujn dezirojn. La marfundo ĉirkaŭ la roko estas kovrita de moneroj, kiujn turistoj ĵetas en la maron por la realigo de la deziroj.

Interese redakti

Oni scias, ke malneta desegnaĵo de la roko estas prezentita sur la marĝenoj de la malnetaĵo de la romano "Eŭgeno Onegin" (verkita de A. Puŝkin). La poeto faris la desegnaĵon tri jarojn post sia vojaĝo en Krimeo (li vidis la rokon nokte inter la 18a kaj 19a de aŭgusto 1820). Sub la desegnaĵo de la roko troviĝas ankaŭ desegnaĵo de morna diablo, apud kiu dancas etaj diablidoj. Apud la desegnaĵo troviĝas la jena kvarversaĵo (apudas la proza E-traduko):

Кто жил и мыслил, тот не может
В душе не презирать людей;
Кто чувствовал, того тревожит
Призрак невозвратимых дней…

Kiu vivis kaj pensis, tiu ne povas
Ne malestimi la homojn en la animo;
Kiu sentis, tiu estas turmentata
De la fantomo de la nerevenigeblaj tagoj...

Aldonaj bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti