Laŭ greka mitologio, ora epoko (aŭ ora erao) rilatas al la plej feliĉa periodo en la komenco de la homaro kiam la mondo unue pleniĝis de loĝantoj (antaŭ la arĝenta, la bronza (Latuna ?) kaj ferepoko). Estis tempo, kiam la homo estis pura kaj senmorta, kaj en kiu regis ideala stato de paco, harmonio, stabileco, feliĉo kaj bonstato. Naiveco, vero kaj justeco regis, kvankam la leĝojn oni ne devis efikigi, nek estis juĝisto kiu minacis aŭ punis.

La Ora Epoko, pentraĵo de Pietro de Cortona

Oni ankoraŭ ne prirabis la arbaron de ĝiaj arboj por konstrui ŝipojnfortresajn barilojn ĉirkaŭ urboj, kiuj ankaŭ ankoraŭ ne ekzistis. Ne jam estis aferoj kiel glavoj, lancoj, aŭ kaskoj. La grundo kreskigis ĉiun aferon kiun homo bezonis, sen plugadoprisemado. Regis konstanta printempo, floroj suprensaltis sen semoj, riveroj fluis kun lakto kaj vino, kaj el kverkoj oni distilis flavan mielon.

La Ora Epoko finiĝis kiam Saturno estis renversita kaj Jupitero anstataŭiĝis, do komenciĝis la "Arĝenta Epoko" en kiu formiĝis la sezonoj (anstataŭ la eterna printempo de la Ora Epoko) kaj la tero komencis postuli kultivadon por produkti rikolto. Tiam aperis agrikulturo. Tiu epoko estis malpli supera ol la Ora, sed pli bona ol Latuna Epoko, kiu estis pli sovaĝa tempo, kaj pli preta por kverelado per armiloj, sed ne ĉio estis tute malbona. La lasta, plej dura kaj malbona estis la Fera Epoko, kiu estas la nuna epoko, kiam krimo eksplodis kiel inundo; modesto, vero, kaj honoro forfuĝis.

La greka poeto Heziodo de la 8-a jarcento a.k. klarigas en la poemo ""Laboroj kaj Tagoj", ke antaŭ lia tempo estis kvar periodoj, nome Aĝoj de Homo, el kiuj la unua kaj plej perfekta estis la "Ora epoko".

La Ora Epoko aperas ankaŭ en la verkoj de la romiaj poetoj Vergilio ("grundlaboro") kaj Ovidio ("Metamorfozoj").

Metafore redakti

"Ora epoko" estas tre ofte uzata por indiki la plej grava tempo de iu afero, kiam tiu afero plenfloris, ekzemple : "La unuaj jaroj de 1880-a jardeko estas la ora epoko de Volapuko".

Vidu ankaŭ redakti