Ora stelo de Heroo de Sovetunio

Noto: Aŭtentika traduko de laŭtempa statuto por dono de la menciita medalo.


Ora stelo de Heroo de Sovetunio
medalo
Lando Sovetunio
Fondita en 1-a de aŭgusto 1939
vdr
Ora stelo de Heroo de Sovetunio
Ora stelo de Heroo de Sovetunio

Ora stelo de Heroo de Sovetunio estis establita per Dekreto de prezidio de La plej supera soveto de Sovetunio la 1-an de aŭgusto 1939.

La medalon Ora stelo kiel signo de aparta honorigo oni donis komune kun la plej supera honorigo de Sovetunio - Ordeno de Lenin kaj diplomo de prezidio de La plej supera soveto de Sovetunio al Heroo de Sovetunio. Heroo de Sovetunio povas esti denove honorigita pro nova heroa faro per Ordeno de Lenin kaj per Medalo Ora stelo. Samtempe oni transdonas al li diplomon de la prezidio de La plej supera soveto de Sovetunio. Al la heroo de Sovetunio, honorigita per la dua Medalo Ora stelo aŭ nomita per titolo de Heroo de socialisma laboro, omaĝe de heroa aŭ laborfaro oni farigas bronzan buston de "Heroo" en lia naskoloko. Medalon "Ora stelo" oni donis ankaŭ al "Urbo-Heroo", "Fortikaĵo-Heroo".

Priskribo redakti

La medalo Ora stelo estas farita el oro. Ties pezo estas 21,5 gramojn. La medalo prezentas kvinangulan stelon kun glataj duedraj radioj sur la antaŭa flanko. La longeco de la radio estas 15 mm. La turnigita flanko de la medalo estas glata, sur randoj borderita per maldika ete plialtigita perimetro kaj meze ĝi havas skribaĵon per konveksaj rusaj literoj: ГЕРОЙ CCCP. Sur supra radio estas gravurita numero de la konkreta donita medalo. La medalo estas kunigita al silka marmora rubando de ruĝa koloro. La larĝeco de la rubando estas 20 mm.

Ricevintoj redakti

La unuaj en la milito kontraŭ Germanio estis honorigitaj per Ora stelo de Heroo de Sovetunio pilotoj M. D. Ĵukov, S. I. Zdorovcev, D. T. Ĥaritonov, kiuj taranis aviadilojn de la kontraŭulo sur aliroj al Leningrado. Por orientado pri la donado de tiu ĉi honorigo estas necese indiki mencion, ke en la paso de batalo pri Dnepro en la jaro 1943 estis honorigita per titolo de Heroo de Sovetunio 2438 personoj.

Ĉe surtera soldataro estis per la menciita medalo dekoritaj 1800 artilerianoj, 1142 tankistoj, 650 anoj de pioniraro, 290 splisistoj, 93 anoj de kontraŭaera defendo, 52 anoj de enlandaj taĉmentoj kaj 44 anoj de sanitara deĵoro, 400 esploristoj kaj 150 limgardistoj.

Sole kvar portantoj de Ora stelo de Heroo de Sovetunio estis dekoritaj per ĉiuj tri gradoj de Ordeno de gloro:

  • batalpiloto: I. G. Draĉenko
  • artileriano: A. V. Aljoŝin
  • artileriano: N. I. Kuznecov
  • komandanto de pafista taĉmento: P. Ĥ. Dubina

Vidu ankaŭ redakti