Oraj fazanojChrysolophus estas genro de birdoj de la familio de Fazanedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oraj fazanoj
Chrysolophus pictus
Chrysolophus pictus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Chrysolophus
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiuj estas specioj kiuj havas ege spektaklajn mirindajn plumarojn de maskloj. La Ora fazano estas indiĝena de okcidenta Ĉinio, kaj la Fazano de Lady Amherst de Tibeto kaj plej okcidenta Ĉinio, sed ambaŭ estis amplekse enmetitaj aliloke. En lokoj kie setlis aŭtonomaj sovaĝiĝintaj populacioj, kiaj Anglio, ambaŭ specioj interreproduktiĝis por produkti hibridojn.

Kutimaro redakti

Spite la mirindan aspekton de la maskloj, tiuj birdoj estas tre malfacile videblaj en sia natura habitato, kiu estas densaj, malhelaj, junaj arbaroj de koniferoj kun disa subkreskaĵaro. Sekve oni scias malmulte pri ties kutimaro en naturo.

Ili manĝas surgrunde grenon, foliojn kaj senvertebrulojn, sed ripozas en arboj nokte. Kvankam ili povas flugi, ili preferas kuri: sed se ili ekflugas ili povas rapidiri per distinga flugilfrapado.

Specioj redakti