Oranĝa Revolucio

serio de manifestacioj en Ukrainio en 2004

La Oranĝa Revolucio (ukraine Помаранчева революція) estis movado de tutlandaj protestoj en Ukrainio en novembro-decembro2004, kiam dum prezidenta elektado subtenantoj de Viktor Juŝĉenko plenigis placojn kaj stratojn de okcidenta kaj centra partoj de la lando, demandante nuligi duan etapon de elektado pro la multnombraj faktoj de falsigado. Laŭ proksimuma kalkulado, sur la centra placo de Kievo - Majdan Nezaleĵnosti - kolektiĝis 0,5 milionon da protestantoj [1], multaj portantaj oranĝajn vestojn aŭ flagojn.

Oranĝa Revolucio
revolucio
Komenco 22-a de novembro 2004 vd
Fino 23-a de januaro 2005 vd
Lando(j) Ukrainio vd
vdr
Oranĝa rubando, simbolo de la oranĝa revolucio

La ĉefa rezulto de la revolucio estis fiksado de ripeta (ne antaŭvidita de Konstitucio) dua etapo de la prezidenta balotado. Kiel sekvo - elekto dum la "tria" etapo (26an de decembro 2004) de Viktor Juŝĉenko kiel tria prezidento de Ukrainio.

Referencoj redakti

  1. Veronica Khokhlova, New Kids On the Bloc Arkivigite je 2012-11-06 per la retarkivo Wayback Machine, The New York Times, 26-a de novembro 2004


[[