La Oranĝa ikteroJukatana iktero (Icterus auratus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝa iktero
Oranĝa iktero
Oranĝa iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. auratus'
Icterus auratus
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Belizo kaj en suda Meksiko nome en Jukatano, de kio devenas la alternativa komuna nomo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu estas birdo, kun ĉefe flava plumaro kun ĝenerala oranĝa nuanco. Maskla plenkreskulo havas malgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kaj mallarĝan gorĝozonon, kun pli larĝa kunigo de ambaŭ partoj ol ĉe la Nigragorĝa iktero sed ne tiom longa kiom tiu de la menciita iktero. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras ne tre larĝan blankan flugilstrion sed ja kelkajn blankajn plumobordojn tra la tuta flugilo (pro ĉio tio, ĝi estas ege simila al la Jamajka iktero). La nigra masko ege kontrastas kun ĉirkaŭaj tre oranĝaj areoj nome kapo kaj supra brusto, kio nomigas la specion kaj rekte en la komuna nomo kaj metafore en la latina scienca nomo kie auratus signifas precize “oreca”. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. La beko estas fortika kaj griza (kun eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj.

Referencoj redakti