Oranĝakola perdriko

La Oranĝakola perdriko (Arborophila davidi) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝakola perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. davidi
Arborophila davidi
(Delacour, 1927)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en orienta Kamboĝo kaj suda Vjetnamio laŭlonge de la limo inter Kamboĝo kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, arbustaroj kaj plantejoj . Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Ĝi estas bruneca perdriko kun strieca dorso, senstrieca pugo, pli helaj subaj partoj kun tre striecaj flankoj. La kapobildo montras du blankajn striojn nome superokulan kaj mustaĉan kiu pluas al kolo per oranĝecaj strioj, kiu nomigas la specion; estas ankaŭ du malhelbrunaj strioj nome krono kaj traokula kiu nigriĝas kole. La kruroj estas ruĝecaj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti