Oranĝakrona eŭfonjo

La Oranĝakrona eŭfonjo (Euphonia saturata) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝakrona eŭfonjo
Oranĝakrona eŭfonjo (sube), ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1886
Oranĝakrona eŭfonjo (sube), ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1886
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. saturata
Euphonia saturata
(Cabanis, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri specio de tre markata seksa duformismo. Masklo havas tre malhelbluajn suprajn partojn kun iom da purpura nuanco en kapo kaj nuko, escepte tre flavaj frunto kaj tuta krono diference de aliaj samgenranoj, kio nomigas la specion laŭ komuna nomo. La subaj partoj estas tre sulfurflavaj kun oranĝeca nuanco en ventro. La kruroj estas grizaj.

Distribuado kaj habitato redakti

Ĝi troviĝas en sudokcidento Kolombio, tuta marborda regiono de Ekvadoro kaj iome en nordokcidenta najbara Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Referencoj redakti