Oranĝakrona iktero

La Oranĝakrona iktero (Icterus auricapillus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝakrona iktero
Oranĝakrona iktero
Oranĝakrona iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. auricapillus'
Icterus auricapillus
(Cassin, 1848)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en nordaj Kolombio kaj Venezuelo, krom plej okcidenta pinto de Panamo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu estas birdo, kun ĉefe sulfurflava plumaro kaj tre oranĝa nuanco en kapo, kio nomigas la specion kaj rekte en la komuna nomo kaj metafore en la latina scienca nomo kie auricapillus signifas precize “kun oreca krono”. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. Maskla plenkreskulo havas mezgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kiu pluas kaj kovras la gorĝareon kaj eĉ la supran bruston. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras ne blankan flugilstrion sed ja tre flavan ŝultromakulon. La beko estas fortika kaj griza (sed ne tiom markata eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj.

La junuloj estas malhelruĝecaj kun tre markata hela kaj larĝa suba makzelo de la beko.

Referencoj redakti