Oranĝecŝultra agelajo

La Oranĝecŝultra agelajo (Agelaius humeralis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Agelajoj kiu enhavas nigrecajn speciojn kiuj havas kolorajn markojn en kapo aŭ ŝultroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝecŝultra agelajo
Oranĝecŝultra agelajo
Oranĝecŝultra agelajo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Specio: 'A. humeralis'
Agelaius humeralis
(Vigors, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Teritorio redakti

Ĝi troviĝas en plej parto de Kubo ĉefe en rifoj de la nordo kaj de la sudo, kaj iomete en la insulo Hispaniolo, iom en Dominika Respubliko, kaj norda Haitio, kaj eĉ en Usono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malfermaj areoj de sekaj arbustaroj, marĉoj, paŝtejoj, farmoj, arbarbordoj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Aspekto redakti

Ĝi estas 20 cm longa (ino pli malgranda) kaj tute nigra kun pintakra konusforma beko kaj brunecflavaj, oranĝecaj al kremokoloraj ŝultromakuloj kiuj estas pli malgrandaj ĉe inoj kaj kiuj nomigas la specion. Agelaius en greka signifas “gregema”, humeralis en latina signifas “de la ŝultro”, pro la ŝultromakuloj. Nematurulo estas senbrile nigra kaj kun ŝultromakuloj pli malgrandaj kaj senbrilaj. La okuloj estas malhelbrunaj kaj la beko kaj kruroj estas nigraj.

Subspecioj redakti

Kutimaro redakti

Ĝi estas tre sociaj kaj gregemaj kaj manĝas grenon, semojn kaj insektojn krom nektaron. Ili manĝas en aroj, foje tre grandaj, kiam manĝo abundas, kiel ekzemple ĉe fruktodonaj rizkampoj.

La reprodukta sezono estas el aprilo al aŭgusto, inter densa branĉaro de arboj, sur palmoj aŭ bromeliaceaj epifitoj. Konstruas neston tasforman, el pajloj, fibroj, haroj kaj plumoj. La ovaro estas de tri aŭ kvar ovoj kiuj estas blankaverdecaj kun kelkaj brunaj makuletoj, ĉefe en la dika parto. La ovoj estas 3,3 por 1,7 cm.

Referencoj redakti

  • Agelaius humeralis. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Tomos I y II. Editorial Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Garrido, O. H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londres. 253 pp.