Oratio de hominis dignitate

Oratio de hominis dignitate (trad. diskurso pri la homa digno) estas filozofia verko verkita en latino en 1486 fare de la elstara humanisto Giovanni Pico della Mirandola. Ekde la unua eldono de la kompletaj verkoj de tiu aŭtoro, ĝi estas nomita Oratio elegantissima, opozicie al aliaj liaj tekstoj, nomitaj pli duarange Epistolae elegantes.[1]

Oratio de hominis dignitate
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano Piko de la Mirandolo
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1496
vdr

Ĝi estis komponita kiel preparo al disputo antaŭvidita por Epifanio de 1487, kiu ne okazis pro decido de la papo Inocento la 8-a, kiu zorgigis komisionon studi la libron de Piko. La komisiono trovis kelkajn de liaj tezoj kontraŭaj al la katolika doktrino, kaj la aŭtoro komponis Apologion aŭ defendon kiu reproduktis preskaŭ laŭvorte la duan parton de la Oratio. La kompleta publikigo de la Oratio okazis nur kun la kompletaj verkoj (Opera Omnia) en 1496, fakte du jarojn post lia morto, je iniciato de lia parenco Gian Francesco Pico. La aldono al la titolo de la ŝlosila referenco al la "homa digno" (de hominis dignitate) estis farita en postaj eldonoj.[2]

La teksto estas strukturita en 900 tezoj, fokuse al pruvoj de la povo de la intelekto kaj al situo de la homo en la centro de la Universo: ili dezajnas antropocentrismon kontraŭ la teocentrismo de la mezepoka filozofio, kio okazigis ioman polemikon. Ĝi estis kvalifikita kiel "la manifesto de la Renesanco", kiu konsistas el serio de tezoj pri filozofio, natura penso, kredo kaj magio kaj estis defendintaj kontraŭ ajna kontraŭulo ĉe la tereno de la racio.[3]

Referencoj redakti

  1. Epistolae elegantes
  2. Anglalingva versio
  3. Fakuloj kiel Cassirer kaj Garin, laŭ Jacob Burckhardt. Cititaj en Interpretations, en Francesco Borghesi, Michael Papio, Massimo Riva, Pico Della Mirandola: Oration on the Dignity of Man: A New Translation and Commentary, Cambridge University Press, 2012, ISBN, 9781107015876, p. 51