Orbe estas rivero en Kantono Vaŭdo. Ĝia suba parto nomiĝas Thielle. La rivero havas longecon de 67 km.

Orbe
Fonto de Orbe
rivero
Bazaj informoj
Longeco 67 km
Akvokolekta areo 488 km²
Averaĝa trafluo 8,53 m³/s [1]
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 150 m
- Alteco 429 m
Geografio
Alfluantoj Jougnena, Talent
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

La unua fonto de Orbe situas en Les Rousses en Francio sur alteco de 1150 m s.m. La koordinatoj de la fonto estas 46° 29′ 31″ N 6° 3′ 31″ O / 46.49194 °N, 6.05861 °O / 46.49194; 6.05861 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 31″ N 6° 3′ 31″ O / 46.49194 °N, 6.05861 °O / 46.49194; 6.05861 (mapo).

Supra Fluo redakti

Post malmultaj kilometroj la rivero alfluas la Lagon de Rousses sur alteco de 1058 m s.m. Post la elfluo el la lago post 6 km la rivero atingas la limon de Svislando. Ĝi nun fluas en la larĝa altmontara Valo de Joux nordorienten. Post proksimume 10 kilometroj la rivero alfluas al la Lago de Joux.

La grotoj de Vallorbeo redakti

Orbe elflua la Lagon de Joux subtere tra proksimume 4 kilometra kavernosistemo, la tiel nomitaj Grotoj de Vallorbe respektive laŭ la rivero Grotoj de Orbe. Apud Vallorbe la rivero reaperas per impresa riverfonto denove surtere.

La meza rivero redakti

Post Vallorbe la rivero fluas tra baraĵlago. Tie alfluas de sudo la unu el la malmultaj signifaj alfluantoj de Orbe, la rivero Jougnena, kiu fontas sub la Jougne-Pasejo en Francio. La rivero nun turniĝas orienten kaj trafluas profundan ravinon kun multaj akvofaloj, ĝis ĝi atingas la Svisan Mezlandon. Post la gorĝo la rivero ĉirkaŭfluas monteton, sur kiu situas la malnova urbo de Orbe. Post Orbe la rivero nun estas kanaligita.

La suba fluo - Thielle redakti

La rivero nun fluas tra la flotebenaĵo Pleine de l'Orbe. Post la kunfluo kun la rivero Talent, ĝi nomiĝas ĝis la alfluo al la Lago de Neŭŝatelo Thielle. En Yverdon-les-Bains alfluas al la lago.

Komunumoj laŭlonge de la rivero redakti

La rivero fontas en Les Rousses en Francio. Poste ĝi fluas en Svislando tra Le Chenit, Le Lieu, Vallorbe, Ballaigues, Lignerolle, Les Clées, Agiez, Montcherand, Orbe, Valeyres-sous-Rances, Mathod, Suscévaz, Ependes, Treycovagnes al Yverdon-les-Bains.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj signifoj de Orbe

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti