Orbis PictusOrbis Sensualium Pictus estas tekst-libro por infanoj, verkita fare de la ĉeĥa edukisto Komenio kaj publikigita en 1658. Ĝi estas konsiderata al la unua bilda libro, intencita por infanoj.

Orbis sensualium pictus
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano Amoso Komenio
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1658
vdr
Orbis Pictus

Enhavo redakti

La libro estas dividita al ĉapitroj, ilustritaj per kupropresaĵoj, kiuj estas priskribitaj en la akompana teksto. La libro havas 150 ĉapitrojn kaj entenas multajn temojn:

Historio redakti

Ĝi estis originale publikigita en la latina kaj germana lingvoj, en 1658 en Nürnberg. La libro baldaŭ disvastiĝis al lernejoj en Germanio kaj aliaj landoj. La unua angla eldono aperis en 1659. La unua kvarlingva eldono n (en la latina, germana, itala kaj franca) aperis en 1666, poste ankaŭ en aliaj lingvoj.

Orbis Pictus havis long-tempan influon je la infana edukado kaj estis antaŭulo de la aŭd-vidaj teknikoj en la lernejaj ĉambroj.

Eksteraj ligiloj redakti