Orbrova klorofonjo

La Orbrova klorofonjo (Chlorophonia callophrys) estas birdospecio de la familio de Fringedoj (iam en Traŭpedoj) kaj genro de Klorofonjoj, kiu enhavas buntkolorajn speciojn ĉefe verdajn kaj ĉefe en supraj partoj kun flavaj subaj partoj kaj bluaj kapomarkoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orbrova klorofonjo
Orbrova klorofonjo
Orbrova klorofonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. callophrys
Euphonia callophrys
(Cabanis, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Masklo de tiu specio estas malgranda (13 cm longa) kaj brilverda birdo kun flavaj frunto kaj larĝa superokula strizono (kio nomigas la specion), helbluaj malantaŭa krono kaj nuko kaj mallarĝegaj flankaj duonkolumoj, flavaj suba brusto kaj ventro kun verdaj flankoj kaj supra brusto bordata sube per malhela strio. La ino estas iom pli senkolora sed ne havas flavan superokulan strion kaj nur ioman flavecan nuancon frunte, tio estas havas pli verdan kapon.

Ĝi troviĝas en Kostariko kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ili loĝas en altateraj arbaroj de ambaŭ deklivaroj nome kaj al Kariba Maro kaj al Pacifiko kaj troviĝas en kanopeo en duonmalfermaj lokoj kiaj arbarbordoj, arboplantejoj kaj ombrecaj ĝardenoj.

Referencoj redakti