Monaĥino

ano de ina monaĥa ordeno
(Alidirektita el Ordena fratino)

Monaĥino estas virino vivanta la monaĥan manieron de la vivo. De tempo al tempo tiu ĉi vorto estas intermiksata kun vorto ordenulino, sed tio ne estas ĝuste, ĉar ne ĉiuj ordenulinoj vivas per la monaĥa vivo kaj ne ĉiuj monaĥinoj estas ordenulinoj. Monaĥinoj ekzistas ankaŭ en orientaj (aziaj) religioj, kiel estas budhismo, taoismoŝintoismo. La tradicioj diferenciĝas ankaŭ pro grado de graveco kaj rajtigo, kiujn ili donas al la virinoj, ekz. en Tajlando la virinaj membrinoj de monaĥejoj ne estas konsiderataj kiel ĝuantaj la samajn rajtojn kiel la viraj monaĥoj, dum en Japanio ili estas konsiderataj kiel plene egalrajtaj.

Romkatolika ordena fratino en Krakovo
Ordenulino en klostro, 1930; fotografita de Doris Ulmann

Ordena fratino (el la latina regula), estas membro de kristana virina eklezia ordeno. Per signifo simila vorto monaĥino markas devene pli mallarĝe membrinon de ordeno vivanta en monaĥeja klaŭsuro kaj postulanta tiel nomatajn famajn promesojn, temis do pri virina kontraŭulo de monaĥo (el la malnovsupragermana munich, devene tra la latina monicus, monachus el la greka monachós estas ermito, ununura, sola). Paralele al la vortuzo en kristanismo, ankaŭ en aliaj lingvoj kiel ekzemple budhismo kaj taoismo ekzistas monaĥinoj respektive monaĥoj.

Kiel novulino estas markata virino, kiu ankoraŭ ne metis ordenajn promesojn kaj kiu prepariĝas al laŭleĝa membreco en la ordeno. Ordenulinon oni kutime alparolas "fratino" aŭ "honorinda fratino". La virinan socion de ordenaj fratinoj gvidas patrino estra aŭ en kelkaj ordenoj abatino.

Same kiel viraj monaĥoj la ordenaj fratinoj devas direktiĝi per evangeliaj konsiloj de malriĉeco, pureco kaj ebeemo, al kiuj ili devligas sin per ordenaj promesoj kaj konservi ordinon, regulon de sia ordeno. Ili kutime vestas sin en vestojn tipaj por donita ordeno aŭ kongregacio.

Kristanaj monaĥinoj redakti

Kristanaj monaĥinoj ekzistas precipe en eklezio romkatolika kaj ortodoksa. Plej ofte ili faras karitatan agadon en malsanulejoj, resanigejoj, orfejoj, en hospitaloj por korpe kaj anime malsanaj aŭ ili instruas kaj edukas infanojn en lernejoj kaj aliaj ekipaĵoj. Ĉiuj ordenaj fratinoj dediĉas sin krom tio al preĝado kaj al kontemplo, tio estas ĉefa plenigo de agado por membrinoj de kontemplaj ordenoj.

Kelkaj famaj monaĥinoj redakti

 
Sankta Elizabeto de Rusio

Rilataj temoj redakti