La Ordeno de Amikeco (ruse Орден Дружбы, Orden Druĵbi) estas ordeno de la Rusia Federacio. La dekoracio estis establita laŭ la dekreto numero 442 de la Prezidanto de la Rusia Federacio la 2-an de marto 1994. La antaŭulo de la ordeno en la sovetia periodo estis la Ordeno de Amikeco inter Popoloj, fondita en 1972.

Ordeno de Amikeco
ordeno • civil decoration
Nomita laŭ amikeco
Organizanto Rusio
Lando Rusio
Fondita en 2-a de marto 1994
vdr
Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge premiita je la Ordenn de Amikeco fare de rusia prezidanto Dmitrij Medvedev la 22-an de novembro 2011 en la Moskva Kremlo.
Manfred Schmidt, estro de la departemento por kriza administrado de la germana Interna Ministerio, premiita per la Ordeno de Amikeco fare de rusia prezidanto Dmitrij Medvedev la 13-an de oktobro 2010 en la Moskva Kremlo.
Princo Mikaelo de Kent ricevas la Ordenon de Amikeco de rusia prezidanto Dmitrij Medvedev la 4-an de novembro 2009 en la Moskva Kremlo. Li poste rezignis la honoron pro la rusia invado al Ukrainio.

La Ordeno de Amikeco estos aljuĝita al civitanoj de la Rusia Federacio, same kiel al civitanoj de aliaj landoj: pro speciala kontribuo al plifortigo de paco, amikeco, kunlaboro kaj interkompreniĝo inter popoloj; pro fruktodona agado por interproksimiĝo kaj reciproka riĉiĝo de kulturoj de nacioj kaj popoloj; pro aktiva agado pri la konservado, plibonigo kaj popularigo de la kultura kaj historia heredaĵo de Rusio; pro la sukcesoj de laboro en industrio, agrikulturo kaj aliaj branĉoj de la ekonomio; pro fruktodona agado en la evoluigo de scienco, edukado, sano kaj kulturo; pro granda kontribuo al la efektivigo de grandaj komunaj ekonomiaj projektoj kun la Rusia Federacio kaj investo en la ekonomio de la Rusia Federacio; pro ampleksa bonfarado[1].

La aljuĝado de la Ordeno de Amikeco estas kutime kondiĉigita de tio, ke la civitano de la Rusia Federacio jam havas alian premion de la Rusia Federacio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti