Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo

Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo (ruse Орден Трудового Красного Знамени) estas la unua plej prestiĝa ordeno de Sovetunio, kiun establis la Oka Kongreso de laboristoj, kamparanoj, ruĝarmeanoj kaj kozakaj deputitoj de RSFSR okazinta decembre de 1920. Decido de la Kongreso celis rekompenci personojn aŭ kolektivojn pro ties aktiveco kaj diligenteco en solvado de diversaj ekonomiaj problemoj. Ĝi estis analogo de la Ordeno de Ruĝa Standardo (Sovetunio), per kiu oni dekoraciis ĉefe militistojn.

Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo
socialist order of merit • ordeno • civil decoration
Lando Sovetunio
Fondita en 7-a de septembro 1928
vdr

Marte de 1922 la speciala komisiono adoptis aspekton de la nova ordeno, kiun proponis ruĝarmeano Kuklinskij. Poste ĝia aspekto estis ŝanĝita sesfoje.

En 1928 oni establis la Ordenon de Laborista Ruĝa Standardo de Sovetunio, kiu estis plej amasa alta dekoracio dum ekzistado de USSR ĝis decembro 1991, kiun ricevis pli ol unu miliono da personoj.