Ordeno de la Ĝartero

kavalira ordeno de Anglio

La Ordeno de la ĜarteroĜartera Ordeno (angle Order of the Garter) estas angla kavalira ordeno kaj distingo, la plaj altranga brita burĝa kaj armea ordeno. Ĝi estis fondita en 1348 fare de Eduardo la 3-a, angla reĝo. Ĉar la fondaj dokumentoj neniiĝis en incendio, la originala celo de la fondo, la signifo de la emblemo kaj la origino de la moto ne estas rekonstrueblaj. Laŭ unu ideo aŭ legendo, Eduardo volis restarigi la kavaliran fratecon de la Ronda Tablo de la Arturo-legendo. La ĝartero estis signo de la kavalira estimo al la virinoj.

Ordeno de la Ĝartero
kavalira ordeno
Branĉo de • orders, decorations, and medals of the United Kingdom vd
Branĉoj • Lady of the Garter
• Knight of the Garter vd
Nomita laŭ Ĝartero
Organizanto monarko de Unuiĝinta Reĝlando
Lando Reĝlando AnglioReĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita de Eduardo la 3-a de Anglio vd
Fondita en 1348
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Emblemo de la ordeno
Blazono de la ordeno

Laŭ plej konata origin-legendo, la fondiĝo estas ligita al evento, kiam Eduardo dancis kun la Kent-a nobelino Johano, grafino de Salisbury. La ĝartero de la virino falis surplanken kaj la ĉirkaŭstarantaj kaŝe ekridetis. Tiam la reĝo suprenlevis ĝin per eleganta movo kaj ligis la ĝarteron al sia propra piedo. Poste li franclingve atentigis la korteganojn: Honni soit qui mal y pense („Honton al tiu, kiu pensas malbonon”). La frazo iĝis moto de la ordeno, kaj oni ĉiujare festis la fondon per granda amuzado kaj kavalira turniro.

Dum la mezepoko, en la ordeno membris la brita reganto, la kimria princo kaj ties 12 akomponantoj. Oni altigis en 1805 la nombron de la akomponantoj al 25 kaj tio validas ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ redakti