Ordeno de la Minimuloj

La Ordeno de la Minimuloj (latine: Ordo Minimorum, O.M.), estas religia ordeno fondita en 1493 de Sankta Francisko de Paola (1416-1507), mem ermito serĉanta absolutan senposedon, radikalan humilecon.

Ordeno de la Minimuloj
emblemo
ordeno almozanta
Komenco 1435 vd
Lando(j) Italio vd
Fondinto(j) Francisko de Paola vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La anoj de tiu ordeno estas nomataj Minimuloj.

Historio redakti

Retiriĝinte por vivi kiel ermito, Sankta Francisko de Paola (1416 en Kalabrio - 1507) altiris disĉiplojn kiujn li kungrupigis donante al ili en 1493 la plej modestan nomon, tiun de Minimuloj, kies regularo estis ekstreme aŭstera.

La minimulaj religiuloj surportis tunikon el nigra ŝtofo kun longaj manikoj kaj mallongan skapularion kun ronda kapuĉo. La tuniko kaj la skapulario estis ligitaj per ŝnuro el nigra lano kun kvin nodoj.

Ili disvastiĝis tra Kalabrio kaj Sicilio. Ili trudis al si rigoran vivon aldonante al la tri votoj de Minoritanoj pri ĉasteco, obeemo kaj malriĉeco tiun de daŭra fasto malpermesante al si manĝi iun ajn animalan produktaĵon, inkluzive lakton kaj ovojn.

La ordeno estis aprobita fare de Papo Siksto la 4-a en 1474, kun ĉiuj « privilegioj » de Ordenoj almozantaj. Ili disvastiĝis tra Francio kaj Hispanio.

En la 17-a jarcento, la Ordeno nombris 457 monaĥejojn.

Famaj Minimuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti