La ordinara junipero (Juniperus communis) estas specio el la genro junipero de la familio cipresacoj. Ĝi havas la plej grandan arealon el ĉiuj lignecaj plantoj tra la tuta malvarmeta Norda duonglobo, ekde suda Arkto, kaj en montaroj ĝis latitudo de 30°N, en Nordameriko kaj Eŭrazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara junipero
Juniperus communis subsp. communis en Nederlando
Juniperus communis subsp. communis
en Nederlando
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Junipero Juniperus
Specio: J. communis
Juniperus communis
L.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Juniperus communis subsp. alpina en Vitosha (Bulgarujo).

Ĝi estas arbedoarbeto, tre variebla kaj ofte larĝ-disetendiĝanta, sed okaze atingante altecon de 10 metroj. Ordinara junipero havas pinglecajn foliojn, rozete triope ordigitajn ; la folioj estas verdaj, kun unuobla blanka stoma zono je la interna surfaco. La planto estas dioika, kun masklaj kaj inecaj strobiloj je apartaj individuoj, kiuj estas vente polenataj. La semaj strobiloj estas berecaj, grun-maturiĝantaj dum 18 monatoj ĝis purpur-nigraj kun blu-vaksa kovraĵo; ili estas sferaj, kun diametro de 4–12 mm, kaj kutime havas tri (foje ses) kunfandiĝitajn skvamojn, ĉiu skvamo kun unuobla semo. La semoj estas dissemitaj kiam birdoj manĝas la strobilojn, digestante la karnecajn skvamojn kaj eligante la durajn semojn en siaj ekskrecioj. La masklaj strobiloj estas flavaj, 2–3 mm longaj, kaj baldaŭ falas post eligado de siaj polenoj en marto-aprilo [2][3][4].

Subspecioj redakti

Kiel antaŭvideble pro la larĝa arealo, tiu holarktisa planto estas tre variebla, kun pluraj infraspeciaj taksonoj; limigo inter la taksonoj ĝis nun estas necerta, kun genetikaj donitaĵoj kiuj ne korespondas al morfologiaj [2][3][4][5][6][7][8][9].

  • Juniperus communis subsp. communisOrdinara junipero. Kutime rekt-staranta arbedo aŭ arbeto; folioj longaj, 8–20(–27) mm; strobiloj malgrandaj, 5–8 mm, kutime malpli longaj ol la folioj; trovata je malaltaj ĝis moderaj altitudoj en mezvarmaj klimatoj.
    • Juniperus communis subsp. communis var. communisEŭropo, plejparto de norda Azio.
    • Juniperus communis subsp. communis var. depressa Pursh – Nordameriko.
    • Juniperus communis subsp. communis var. hemisphaerica (J.Presl & C.Presl) Parl. – Mediteraneaj montaroj.
    • Juniperus communis subsp. communis var. nipponica (Maxim.) E.H.Wilson – Japanujo (pozicio necerta, ofte pritraktata kiel Juniperus rigida var. nipponica.
 
Juniperus communis subsp. alpina apud Avilo (Hispanujo).
  • Juniperus communis subsp. alpina (Suter) Čelak. – Alpa junipero (syn. J. c. subsp. nana, J. c. var. saxatilis Pallas, J. sibirica Burgsd.). Kutime antaŭenkurbiganta grundtuŝanta arbedo; folioj mallongaj, 3–8 mm; strobiloj ofte pli grandaj, 7–12 mm, kutime pli longaj ol la folioj; trovata en subarktaj areoj kaj alta-altitudaj alpinaj zonoj en mezvarmaj klimatoj.
    • Juniperus communis subsp. alpina var. alpinaGronlando, Eŭropo kaj Azio.
    • Juniperus communis subsp. alpina var. megistocarpa Fernald & H.St.John – Orienta Kanado (necerte diferenca de var. alpina).
    • Juniperus communis subsp. alpina var. jackii Rehder – Okcidenta Nordameriko (necerte diferenca de var. alpina).

Iuj botanikistoj pritraktas subsp. alpina je pli malalta rango de vario, en kiu kazo la ĝusta nomo estas Juniperus communis var. saxatilis Pallas,[3] kvankam la nomo Juniperus communis var. montana estas okaze citata; aliaj, precipe en orienta Eŭropo kaj Rusujo, kelkfoje konsideras ĝin kiel aparta specio J. sibirica Burgsd. (syn. J. nana Willd., J. alpina S.F.Gray)[10]. Juniperus communis estas unu el la plej longtempe en Irlando vivantaj plantoj[11].

Uzadoj redakti

 
Pinglaro kaj fruktoj

La ordinara junipero estas ofte uzata en hortikulturo kiel ornama arbedo, sed estas tro malgranda por gravi koncerne la lignoproduktado. Tamen, en Skandinavujo, juniper-ligno estas uzata por fari etajn kvantojn de ujoj por konservi farmbien-produktojn kiaj buteron kaj fromaĝon, kaj ankaŭ por fabriki lignajn buter-tranĉilojn. Ĝiaj adstringaj blu-nigraj sem-strobiloj, ĝenerale nomataj "juniper-beroj", estas tro amaraj por krude manĝi kaj kutime estas vendataj sekigite, kaj uzataj por aromigi viandon, saŭcojn kaj farĉojn. Ili estas ĝenerale pulvorigataj antaŭ uzado por ellasi sian aromon. La strobiloj estas uzataj por aromigi ĝinon. Fakte, la vorto ĝino estas derivita el la franca por juniperbero genièvre, kiu estas la nomo por ĝino en Francujo. La slovaka nacia alkohola trinkaĵo borovička ankaŭ estas aromigita kun ekstrakto el juniperberoj. Ĉar tiuj ĉi havas fortan saporon, ili estas uzendaj ŝpareme. Ĝenerale ili estas uzataj por reliefigi viandon kun forta aroma, kia ĉasbestan, inkluzive ĉasbirdojn, aŭ langon. En Finnujo, junipero estas uzata kiel ŝlosila ingredienco por prepari sahti, tradician finnan elon. Ankaŭ Dioskorido (en De materia medica) mencias juniperberojn, kiam pulvorigite kaj aplikite je la penisovagino antaŭ amoro, kiel kontraŭkoncipilo[12]. Juniperberoj longtempe estis uzataj kiel kuracilo ĉe multaj socioj. Juniperberoj reagas kiel forta urin-sistema seninfektigilo se konsumite, kaj estis uzataj de amerikaj indianoj kiel herbaj kuraciloj kontraŭ urin-sistemaj infekcioj. Okcidentaj triboj kunigis la juniperberojn kun radika ŝelo de berberiso en tizano por kuraci diabetulojn. Ankaŭ indianoj uzis juniperberojn kiel kontraŭkoncipilo [13].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj kaj eksteraj ligiloj redakti

  1. Conifer Specialist Group 1998. Juniperus communis. In: IUCN 2009. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2009.2. <www.iucnredlist.org>. Downloaded on 03 March 2010.
  2. 2,0 2,1 Rushforth, K. (1987). Conifers. Helm ISBN 0-7470-2801-X.
  3. 3,0 3,1 3,2 Adams, R. P. (2004). Junipers of the World: The genus Juniperus. Victoria: Trafford. ISBN 1-4120-4250-X.
  4. 4,0 4,1 Arboretum de Villardebelle: Juniperus
  5. Flora Europaea: Juniperus communis
  6. Adams, R. P., Pandey, R. N., Leverenz, J. W., Dignard, N., Hoegh, K., & Thorfinnsson, T. (2003). Pan-Arctic variation in Juniperus communis: Historical Biogeography based on DNA fingerprinting. Biochem. Syst. Ecol. 31: 181-192 pdf file Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. Adams, R. P., & Pandey, R. N. (2003). Analysis of Juniperus communis and its varieties based on DNA fingerprinting. Biochem. Syst. Ecol. 31: 1271-1278. pdf file Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Adams, R. P., & Nguyen, S. (2007). Post-Pleistocene geographic variation in Juniperus communis in North America. Phytologia 89 (1): 43-57. pdf file Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Den Virtuella Floran: Juniperus communis distribution
  10. Association Ecosystem (Russia): Juniperus sibirica
  11. Preston, S. J., Wilson, C., Jennings, S., Provan, J., & McDonald, R. A. (2007). The status of Juniperus communis L. in Northern Ireland in 2005. Ir. Nat. J. 28: 372-378
  12. Riddle, J. M. (1992). Contraception and abortion from the ancient world to the Renaissance, p. 31. Harvard University Press angle.
  13. Edible and Medicinal Plants of the West, Gregory L. Tilford, ISBN 0-87842-359-1

La datumbaza enirejo inkluzivas mallongan pravigon pri la malpli zorgigeco por la konservado de la specio.

Bildaro redakti

Bibliografio redakti

  • nederlande Baudouin, Jean-Claude 1987 : De houtachtige gewassen. Deel I : De koniferen. Ministerie van Openbare Werken - Dienst van het Groenplan, (Belgujo), 224 p., 120-121.
  • france Debazac, E.F. 1964 : Manuel des conifères. École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 173 p., 139-140.