La ordinara piceo (Picea abies) estas specio de piceo hejma en Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara piceo
Ordinara piceo
Ordinara piceo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Piceo Picea
Picea abies
(L.) H.Karst.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj

Picea excelsa Link (nom. illeg.)
and see text

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
La ilustraĵo de ordinara piceo
 
Ŝoso de ordinara piceo.
 
Ŝajn-strobila gajlo kaŭzita de Adelges abietis sur Ordinara piceo.
 
Dissekcitaj ŝjajn-strobilaj gajloj.

Ĝi estas granda ĉiamverda konifera arbo kiu altas ĝis 35–55 metrojn kun trunka diametro ĝis 1-1,5 metrojn. La ŝosoj estas oranĝ-brunkoloraj kaj senharkovritaj. La folioj estas pinglecaj, 12–24 mm longaj, kvarangulaj laŭ transversa tranĉo (ne platigitaj), kaj malhele verdaj je kvar flankoj kun ne okulfrapaj stomaj linioj. La strobiloj estas 9–17 cm longaj (la plej longaj de iu ajn piceospecio), kaj havas malakutajn ĝis akutajn triangule pintigitajn skvamo-pintojn. Ili estas verdaj aŭ ruĝecaj, maturiĝante brune 5–7 monatoj post polenado. La semoj estas nigraj, 4–5 mm longaj, kun pal-bruna 15 mm flugilo [1][2][3][4][5].

La plej granda mezurita ordinara piceo, kiu altas 63 m, troviĝas en Praarbaro Perucika, Nacia Parko Sutjeska, Bosnujo kaj Hercegovino.

Populacioj en sudorienta Eŭropo emas havi averaĝe pli longajn strobilojn kun pli pintigitaj skvamoj; tiuj kelkfoje estas diferencigitaj kiel Picea abies var. acuminata (Beck) Dallim. & A.B.Jacks., sed ekzistas konsiderinda interkovriĝo je variado kun arboj de aliaj partoj de la arealo[1][2][3]. Iuj botanikistoj konsideras la Siberian piceon kiel subspecion de la ordinara piceo, kvankam en ilia tipaj formoj ili estas tre diferencaj. Siberia piceo havas strobilojn kiuj longas nur 5-10 cm, kun rondigitaj skvamoj, kaj harkovritaj ŝosoj. El genetika vidpunkto la ordinara kaj siberia piceoj estas ekstreme similaj, kaj eblas konsideri ilin kiel du tre parencajn subspeciojn de P. abies [6].

Alia piceo kun iomete rondigitaj strobil-skvamoj kaj harkovritaj ŝosoj troviĝas malofte en Centraj Alpoj de orienta Svisujo. Ĝi ankaŭ diferencas pri havi pli dikajn, blu-verdajn foliojn. Multaj tekstoj pritraktas ĝin kiel variaĵon de Ordinara piceo, sed ĝi estas tiel diferenca kiel multaj aliaj piceoj, kaj ŝajnas kxazaŭ parencon de la siberia piceo, de la ŝrenk-piceo (P. schrenkiana) el centra Azio kaj de la okcident-himalaja piceo (P. smithiana) el Himalajo. Pritraktita kiel diferenca specio, ĝi nomiĝas la alpa piceo (Picea alpestris (Brügger) Stein). Same kiel Siberia piceo ĝi facile hibridiĝas kun la ordinara piceo; senmiksaj ekzempleroj estas maloftaj. Hibridoj komune estas konataj kiel la norvega piceo (angle : Norwegian spruce), kiu ne estas konfuzenda kun la senmiksa specio Picea abies (angle : Norway spruce - Norvegujo-piceo)[1][2][3].

Disvastiĝo redakti

Tiu palearktisa specio vegetas tra Eŭropo ekde Norvegujo en la nordokcidento kaj Polujo oriente, kaj ankaŭ en la montaroj de Mezeŭropo, sudokcidente ĝis la okcidenta fino de Alpoj, kaj sudoriente en Karpatoj kaj Balkano ĝis la ekstrem-nordo de Grekujo. La norda limo estas en arkto, ĵus norde de 70°N en Norvegujo. Ĝia orienta limo en Rusujo estas malfacile difinebla, kaŭze de konsiderinda hibridiĝo kaj miksiĝo kun la siberia piceo (Picea obovata, sinonimo P. abies subsp. obovata ), sed ĝenerale estas indikita kiel Uralo. Tamen, arboj montrante iujn siberi-piceajn rekonilojn etendiĝas tiel fore okcidente kiel multo de norda Suomujo, kun kelkaj observaĵoj en nordorienta Norvegujo. La hibrido estas konata kiel Picea × fennica (aŭ P. abies subsp. × fennica), se la du taksonoj estas konsiderataj kiel subspeciojn, kaj povas esti diferencigitaj per emo por havi harkovritajn ŝosojn kaj strobilojn kun iomete rondigitaj skvamoj [1][2][3]. En Nordameriko, la ordinara piceo estas vaste plantita, speciale en la nordoriento, apud la pacifika marbordo, kaj en la rok-montaraj subŝtatoj, same kiel en sudorienta Kanado. Estas kvazaŭhejmaj populacioj kiuj troviĝas ekde Konektikuto ĝis Miĉigano, kaj verŝajne ili ankaŭ aliloke troviĝas [7].

Uzado kaj ekologio redakti

La ordinara piceo estas unu el la plej vaste plantitaj piceoj, kaj ene de kaj ekster sia hejma arealo, kaj unu el la plej ekonomie gravaj koniferaj specioj en Eŭropo. Ĝi estas uzata en forstumado por konstruligno kaj papera produktado, kaj kiel ornama arbo en parkoj kaj ĝardenoj. Ĝi ankaŭ estas vaste plantita por uzado kiel kristnaska arbo. Ĉiu Kristnasko, la norvega ĉefurbo, Oslo, provizas la urbojn de Novjorko, Londono, Edinburgo kaj Vaŝingtono per la ordinara piceo, kiu estas plantata je la plej centra placo de ĉiu urbo. Tiu estas ĉefe signo de dankemo por la helpo kiun tiuj landoj donis dum la Dua mondmilito.

Ĝi estas kvazaŭhejma en iuj partoj de Nordameriko, kvankam ne tiel vaste por esti konsiderata kiel invadan arbon. Ĝi povas rapide kreski kiam ĝi estas juna, jare ĝis po 1 m dum la unuaj 25 jaroj sub favoraj cirkonstancoj, sed kreskado malpliiĝas kiam la arbo altas 20 metrojn [8].

La ordinara piceo bone toleras acidan grundon, sed ne bonfartas je sekaj aŭ nutraĵo-nesufiĉaj grundoj. Ekde 1928 ĝis la 60-aj jaroj ĝi estis plantata je minadaj restaĵoj [7].

Pluraj kultivaroj estis selektitaj por ĝardena uzado; okaze ili estas forkomercigitaj sub arkaikiĝita scienca nomo Picea excelsa.

Insektoj redakti

Strobilaj skvamoj de la ordinaro piceo estas uzataj kiel nutraĵo de la raŭpoj de Cydia illutana (Tortricidae), dum Cydia duplicana nutriĝas kun la arboŝelo ĉirkaŭ vundojkancero.

La plej maljuna klonulo en la mondo redakti

Preskomuniko de Umeå-Universitato diras ke klonulo de la ordinara piceo, nomata "Old Tjikko", karbone datigita kiel aĝa de 9 550 jaroj, estaj la "plej maljuna vivanta arbo"[9] .

Tamen, Pando, arbarero de 47 000 klonuloj de ŝajntremola poplo (Populus tremuloides), estas taksita havi aĝon inter 80 000 kaj unu miliono da jaroj [10][11] [12]

La emfazo estas je la diferenco inter la individua "plej maljuna arbo" kaj la multopaj "plej maljunaj arboj", kaj inter "plej maljuna klonulo" kaj "plej maljuna ne-klonulo". La plej maljuna individua arbo (kiu ne estis avantaĝita per klonado) estas "Metuŝelaĥ", individuo de Pinus aristata el Granda Baseno.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 angle Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books ISBN 3-87429-298-3.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rushforth, K. (1987). Conifers. Helm ISBN 0-7470-2801-X.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 angle Gymnosperm Database: Picea abies Arkivigite je 2008-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Conifer Specialist Group (1998). Picea abies. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  5. Den Virtuella Floran: Picea abies distribution (in Swedish, with maps)
  6. angle Krutovskii, K.V. & Bergmann, F. 1995 : Introgressive hybridization and phylogenetic relationships between Norway, Picea abies (L.) Karst., and Siberian, P. obovata Ledeb., spruce species studied by isozyme loci. - Heredity 74, 464-480. http://www.nature.com/hdy/journal/v74/n5/pdf/hdy199567a.pdf
  7. 7,0 7,1 Usona Arbaragentejo, “Index of Species Information: Picea Abies” [1] Alŝhutita je 2009-11-18.
  8. angle Mitchell, A. F. 1974 : A Field Guide to the Trees of Britain and Northern Europe, Collins ISBN 0-00-212035-6
  9. Umeå University Press Release: World’s oldest living tree discovered in Sweden Arkivigite je 2008-04-20 per la retarkivo Wayback Machine. April 16, 2008.
  10. angle Quaking Aspen by the Bryce Canyon National Park Service
  11. angle Genetic Variation and the Natural History of Quaking Aspen, Mitton, J. B. & Grant, M. C. (1996). BioScience 46 (1): 25-31.
  12. angle Swedish Spruce Is World's Oldest Tree: Scientific American Podcast