La dua el la karteziaj koordinatoj, kiuj difinas la situon de punkto sur la ebeno aŭ en la tridimensia spaco. La ordinato de punkto estas kutime signifata per la litero y. En la ebeno la ordinata akso estas kutime metita vertikale. La alia, horizontala, akso de dukoordinata koordinata sistemo estas absciso. Dum desegnado de grafiko de matematika funkcio oni kutime dekalkulas laŭ ordinato rezulton de la funkcio.

Ordinata akso estas Y'OY en ĉi tiu bildo, tamen oni kutime skribas pli simple ke ordinata akso estas OY.
Ordinato de punkto A estas valoro a, ĉi tie ĝi estas pozitiva.
I, II, III, IV estas signoj de kvaronoj de la koordinata ebeno.

Ordinato estas pozitiva en kvaronoj I kaj II de la koordinata ebeno kaj negativa en kvaronoj III kaj IV.

Vidu ankaŭ redakti