Oregona Lando (angle, Oregon Country) estas usona nomo por regiono, kies brita nomo estis Kolumbia Distrikto (Columbia District). Temas pri parto de okcidenta Norda Ameriko nun konsistiganta, pli-malpli, la sudajn du trionojn de la kanada provinco Brita Kolumbio kaj la usonajn subŝtatojn Vaŝingtonio, Oregono, Idaho, kaj parton de Montano. La plej ekstrema usona pretendo en la nordo atingis latitudon de nordaj 54 gradoj, 40 minutoj, kaj la plej suda brita pretendo atingis 42 gradojn (nordajn). Per la Oregona Traktato de 1846, la landlimo inter Usono kaj Brita Kolumbio fiksiĝis, sur la ĉeftero, ĉe la 49-a grado de latitudo.

Oregona Lando = Kolumbia Distrikto

Vidu ankaŭ redakti