Orenburgo (ruse Оренбург) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Orenburga provinco. La urbo situas ĉe la rivero Ural (Урал), apude enfluas ĝin rivero Sakmara (Сакмара). Ĝi apartenas al la Ĉevolga federacia regiono, kaj situas en distanco de 120 kilometroj de la limo al Kazaĥio, kvankam sur la mapo de la kompare tre granda lando Rusio aspektas kvazaŭ la limo tuj najbarus. En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1877) kaj flughaveno.

Orenburgo
administra dividaĵo de Rusio • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Provinco Orenburga provinco
Poŝtkodo 460000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 539 236  (2023) [+]
Loĝdenso 2 082 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 46′ N, 55° 6′ O (mapo)51.76666666666755.1Koordinatoj: 51° 46′ N, 55° 6′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 259 km² (25 900 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Orenburgo (Eŭropa Ruslando)
Orenburgo (Eŭropa Ruslando)
DEC
Orenburgo
Orenburgo
situo en la eŭropa parto de Rusio
Orenburgo (Orenburga provinco)
Orenburgo (Orenburga provinco)
DEC
Orenburgo
Orenburgo
situo en la Orenburga provinco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orenburg [+]
vdr

Historio redakti

Orenburgo estis fondita en 1743 kaj tuj havis statuson de urbo. De 1938 ĝis 1957 la urbo estis nomita Ĉkalov (Чкалов). En 1959 la urbo havis 267.000 loĝantojn; en 2002 estis jam 549.400.

Informo redakti

La diferenco inter la loka kaj la moskva tempoj estas 2 horoj (en la jaro 2005). La geografiaj koordinatoj de la urbo estas 51° 46′ N, 55° 6′ O (mapo)51.76666666666755.1 . La kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 53401.

La interurba telefona kodo estas 3532, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en la jaro 2005).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti