Orfalu estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szentgotthárd. En la loknomo falu signifas hungare: vilaĝo.

Panoramo en Orfalu
Sonorilostablo en Orfalu

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Orfalu situas laŭ traira flankovojo ĉe la aŭstraj kaj slovenaj landlimoj. Szentgotthárd troviĝas 10, Szombathely 61, Budapeŝto 254 kilometrojn [1][rompita ligilo].

Historio redakti

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie arbarojn, la ejo iĝis neloĝata limgarda regiono. Poste abato de Szentgotthárd fondis tie bienodomon. La vilaĝo post Traktato de Trianon trovis sin apud la nova landlimo al SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 oni faris fer-kurtenon laŭ la aŭstra limo. La aŭstra limo estas ne tro for, la vilaĝo estis en kvaranteno.

En Orfalu migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Apud la vilaĝo estas lago Fekete (=nigra), kie estas maloftaj kreskaĵoj. Orfalu apartenas al Nacia Parko Őrség kaj Hanság.

Famuloj redakti

En Orfalu naskiĝis slovena-hungara ceramikisto Károly Doncsecz.

Fontoj redakti