Orfo en tipografio estas la lasta linio de alineo, kiu aperas sola komence de nova paĝo. Komparu kun la mala situacio: vidvino (la unua linio de nova alineo aperas sola fine de paĝo).

Ekzemplo de orfo

"Orfoj" estas konsiderataj malbelaj en tipografio, kaj devas esti evitataj. Tiu regulo validas eĉ pli, kiam oni uzas blankan linion inter diversaj alineoj kaj kiam la orfo do aperas ĉirkaŭita de blanko.

Por eviti nedeziratan orfon en komputila enpaĝigo oni povas aldoni iom da blanko inter la vortoj de la alineo, por ke aperu sur la nova paĝo du linioj anstataŭ unu; aŭ forigi blankon, tiel ke la orfo forfalu. Iuj enpaĝigistoj tamen ne ŝatas tiun metodon, kaj preferas, ke la liveranto de la teksto iom plilongigu aŭ malplilongigu la alineon por eviti la problemon.