Organizaĵo de Ŝtatoj de Centra Ameriko

La Organizaĵo de Ŝtatoj de Centra Ameriko (hispane Organización de Estados Centroamericanos, mallongigite ODECA) estis internacia organizaĵo de pluraj ŝtatoj en Centra Ameriko. Ĝi fondiĝis en 1951 pere de la ŝtatoj Gvatemalo, Honduro, Kostariko kaj Salvadoro. Per iniciato de la organizaĵo en 1960 ekestis komuna merkato de la membroŝtatoj ("Merkato Komuna de Centra Ameriko", hispane Mercado Común Centroamericano, MCCA). Per subskribo de la protokolo de Tegucigalpa en 1991 la organizaĵo anstataŭiĝis per la Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko (hispane Sistema de la Integración Centroamericana, SICA).

Organizaĵo de Ŝtatoj de Centra Ameriko
eksorganizaĵo
Poste Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko vd
vdr

Eksteraj ligiloj redakti