Orient-melaneziaj Insuloj

La Orient-melaneziaj Insuloj, ankaŭ konataj kiel Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj, estas biogeografia regiono notinde pro siaj unikaj flaŭro kaj faŭno kaj specia riĉeco. La regiono estas proklamita kiel biodiverseco-riĉaĵejon fare de la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj kiel unu el la elstaraj tutmondaj 200-regionoj de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Kiel difinita de Naturprotekta Internacie, la riĉaĵejo troviĝas oriente kaj nordoriente de Novgvineo kaj ampleksas iujn 1 600 insulojn kun tersupraĵa areo de preskaŭ 100 000 km², inkluzive de Bismarkoj, Insuloj Admiraleco, Salomonoj, kaj la insuloj de Vanuatuo. Ŝtate, la riĉaĵej inkluzivas partojn de Papuo-Novgvineo (Bismarkoj, Insuloj Admiraleco, Buginvil-Insulon, kaj ĉiujn salomonajn kaj vanuatuajn insulojn.

Melanezio

Tiu riĉaĵejo ampleksas kvin ekoregionojn kiuj konstituas la nordorientan parton de la aŭstralazia ekozono. La Orient-melaneziaj Insuloj havas multajn plantojn kaj iujn bestojn kies prauloj originis de la najbaraj Novgvineo kaj Novkaledonio, sed diferencas de tiuj insuloj pro tio ke ili neniam estis ligataj al iu ajn kontinento.

Ekoregionoj de la Orient-melaneziaj Insuloj redakti

  • Malaltaĵaj pluvarbaroj de Insuloj Admiraleco (ne inkludita en la tutmondaj 200-unuo; Papuo-Novgvineo )
  • Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj (Papuo-Novgvineo)
  • Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj (Papuo-Novgvineo)
  • Salomonaj pluvarbaroj (Papuo-Novgvineo, Salomonoj)
  • Vanuatuaj pluvarbaroj (Salomonoj, Vanuatuo)

Eksteraj ligiloj redakti