La Orienta kurloOrienta numenio(Numenius madagascariensis) estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta kurlo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: [[Numenius]] 'Numenius'
Specio: Orienta kurlo 'Numenius madagascariensis'
Linnaeus 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu birdo estas tre similaspekta kun la samgenranoj Malgranda kurlo, Numenius phaeopus, kaj kun Longbeka kurlo, Numenius americanus, sed iome pli granda -de 55 ĝis 66, mezaveraĝe 63 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 900 g kaj beko de 18 cm-. Ĝi estas ĉefe bruna kaj diferenciĝas de aliaj kurloj pro ties senbildaj brunaj punktitaj subflugiloj. Pintoflugiloj estas malhelaj supre. Ĝi havas longan subenkurvitan bekon, kiel ĉiuj kurloj, sed la plej longan el ili -la inoj eĉ pli longan-.

Disvastiĝo redakti

La Orienta kurlo, (Numenius madagascariensis), -spite ties scienca nomo, kiu rilatas al loko kie unue oni identigis ilin- reproduktiĝas en nordorienta Azio, inkludante Siberion ĝis duoninsulo Kamĉatko kaj Mongolio. Ties reprodukta medio konsistas el marĉaj kaj malsekaj humidejoj kaj mar- kaj lagobordoj. Plej granda parto de la birdoj vintras en marborda Aŭstralio, kaj kelkaj en Sud-Koreio, Tajlando, orienta Indonezio, Novgvineo kaj norda Novzelando, kie ili restas ĉe estuaroj, strandoj and salaj marĉoj. Dum migrado La Orienta kurlo (Numenius madagascariensis) kutime trapasas la Flavan Maron.

Kutimoj redakti

Tiu birdo uzas ties longan, kurvitan bekon por probotuŝi malrapide kaj certige senvertebrulojn en koto kaj inter algaro kaj mortinta plantaro, kie ties longaj kruroj permesas al ili moviĝi senpene. Ĝi povas manĝi solece sed plej ofte laŭ grandaj aroj por migrado aŭ ripozado. La alvoko estas akra kaj klara fajfado kiel “kiu-riii” aŭ “kur-li”, ofte ripetita. Maskloj uzas alvokojn kaj flugomontron por defendi la teritorion.

Nestoj estas truo surplanke. La ino demetas kvar ovojn. Reproduktado okazas junie kaj julie; aŭguste komencas migrado.

La Orienta kurlo (Numenius madagascariensis) estas birdo ne tre konata, nekomuna kaj eble malpliiĝanta. Je 2006, povas esti ĉirkaŭ 38,000 individuoj tutmonde, kio ne estas multe se konsideri ties ampleksegan teritorion.

Referencoj redakti