Orienta montfitiso

La Orienta montfitisoOrienta montofitiso estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estis iam konsiderata orienta subspecio de pli ampleksa specio "Montofitiso", sed rezulte de moderna taksonomia disvolvigo, tiu iama specio estas nuntempe kutime konsiderata kiel vere du specioj (Sangster et al. 2002, Parkin 2003):

  • Montofitiso, Phylloscopus bonelli, kiu reproduktiĝas en sudokcidenta Eŭropo kaj norda Afriko
  • Orienta montofitiso, Phylloscopus orientalis, kiu reproduktiĝas en sudorienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta montofitiso
Orienta montofitiso
Orienta montofitiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. orientalis'
Phylloscopus orientalis
(Brehm, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
'Phylloscopus bonelli

La reproduktaj teritorioj de la du specioj ne koincidas; dum ties aspektoj kaj kantoj estas tre similaj, sed la alvokoj estas tute diferencaj (vidu sube. Ili montras ankaŭ markatajn diferenco laŭ sekvencoj de DNA (Helbig et al. 1995).

Tiu specio estas migranta, kaj vintras en subsahara Afriko. Ĝi estas rara vaganto en Norda Eŭropo.

La Orienta montofitiso estas malgranda paserina birdo, kiu troviĝas en arbaroj. La ino demetas 4-6 ovojn en nesto surgrunda. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ la Orienta montofitiso estas insektovora.

Ĝi estas malgranda filoskopo. Plenkreskulo havas kompletan grizverdan dorson, verdecnuancajn pugon kaj flugilojn kaj blankecajn subajn partojn. La beko estas malgranda kaj pinteca kaj la kruroj estas brunaj. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviecaj birdoj.

La Orienta montofitiso ne havas la pli brunan nuancon de la supraj partoj kiun la Montofitiso havas; ĝi foje havas anstataŭe verdecan nuancon. La kanto estas rapida monotona trilado, nur iome diferenca el tiu de la Okcidenta montofitiso, kaj ankaŭ kun iom da similo kun la Arbarfiloskopo. La alvoko de la Orienta montofitiso estas akra ĉap, rememora de tiu de la Krucbekulo aŭ de la Dompasero, kaj tute diferenca el la dusilaba hu-it de la Okcidenta.(Helb et al. 1982)

La Montofitiso ricevas la latinan sciencan nomon laŭ la italia ornitologo Franco Andrea Bonelli.

Referencoj redakti

  • Helb, H.-W.; Bergmann, H.-H. & Martens, J. (1982): Acoustic differences between populations of western and eastern Bonelli's Warblers (Phylloscopus bonelli, Sylviidae). Cellular and Molecular Life Sciences 38(3): 356–357. (HTML resumo)
  • Helbig, A. J.; Seibold, I.; Martens, J. & Wink, M. (1995): Genetic differentiation and phylogenetic relationships of Bonelli's Warbler Phylloscopus bonelli and Green Warbler P. nitidus. Journal of Avian Biology 26: 139–153.
  • Parkin, David T. (2003): Birding and DNA: species for the new millennium. Bird Study 50(3): 223–242. HTML resumo
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. PDF plena teksto Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine