La orienta vespo (Vespa orientalis) estas vespo kiu aspektas tre simile al la eŭropa vespo. Ĝi ne povas esti konfuzita kun la azia giganta vespo (Vespa mandarinia). Ĝi vivas en meza kaj suda Eŭropo ĝis Turkio, okcidenta Azio.

Vespa orientalis Distribution Map2.svg
Mapo de arealo de Vespa orientalis

La orienta vespo estas la sola vespospecio, kiu kutimiĝis al la seka dezerta klimato. Ĝi tre ofte nestas en la grundo aŭ en kavaĵoj de konstruaĵoj.

Priskribo redakti

La ina reĝino longas 25 ĝis 35 mm, maskloj kaj laboristoj estas pli malgrandaj. Ĉe maskloj, la anteno havas 13 segmentojn, dum inoj ĉiam havas 12.

Ĝin manĝas la eŭropa abelmanĝulo, kelkloke la vespo estas ties ĉefpredo dum la somera periodo.

En 2010 teamo de esploristoj de israelaj kaj britaj universitatoj malkovris ke la flava strio en la vespa flugilo transformas la sunlumon al elektronoj.