Orienta vespobuteo

La Orienta vespobuteoKresta vespobuteo, Pernis ptilorhynchus, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiaj la milvoj, la agloj kaj la cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta vespobuteo
Orienta vespobuteo, masklo ĉe Hodal en distrikto Faridabad de Harjano, Barato.
Orienta vespobuteo, masklo ĉe Hodal en distrikto Faridabad de Harjano, Barato.

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Pernis
Specio: P. ptilorhynchus
Pernis ptilorhynchus
(Temminck, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Oriental honey buzzard Mudumalai Mar21 DSC01405

Spite sian nomon, tiu specio ne estas rilata al la buteoj de la genro Buteo kaj estas taksonomie pli proksima al la milvoj. Ili ŝajnas longkolaj kun malgranda kapo (simila al tiu de kolombo), kaj ŝvebas per ebenaj flugiloj. La kapo ne havas la markatan supraokulan bordon kio havigas nerabobirdan vizaĝan aspekton. Ĝi havas longan voston kaj mallongan kreston. Ĝi estas bruna supre, sed ne tiom malhela kiom la Vespobuteo, kaj pli pala sube. Estas malhela gorĝostrio. Malkutime ĉe granda rabobirdo, ambaŭ seksoj povas esti distingataj. La masklo havas bluecgrizan kapon, dum la kapo de la ino estas bruna. Ŝi estas iom pli granda kaj malhela ol la masklo. La masklo havas nigran voston kun blanka bendo, dum la ino similas al la ino de la Vespobuteo. Tema pri klara kazo de seksa duformismo.

Kutimoj redakti

 
Ino ĉe Bharatpur

Ili reproduktiĝas en Azio el centra Siberio orienten al Japanio. Ĝi estas somera migranto en Siberion, kiu vintras en tropika sudorienta Azio. Aliloke ĝi estas pli malpli specio de loĝantaj birdoj. Ĝi estas specialista manĝanto, kiu vivtenas sin ĉefe el larvoj kaj nestoj de vespoj, kvankam ĝi kaptas ankaŭ aliajn malgrandajn insektojn kiaj cikadoj.[1]

 
Ĉe Kalkato

La Orienta vespobuteo reproduktiĝas en arbaroj, kaj estas malfacile videbla escepte en printempo, kiam la pariĝada memmontrado inkludas flugilfrapadon. La ceremonia memmontrado per ruliĝo dumfluge kaj per flugetado pinte de ascendo estas karaktera de la genro Pernis.[2][3]

Ĝi estas pli granda kaj pli longflugila ol sia okcidenta samgenrano nome Vespobuteo, Pernis apivorus.

Kamuflimitado redakti

 
Ceremonia memmontra flugado
 
In flight over Thane district, Maharashtra, India
 
Taking off after drinking at a pond, Bandhavgarh, India

Oni sugestis, ke la simileco en plumaro inter junuloj de Orienta vespobuteo kaj la agloj membroj de la genro Spizaetus estas kialigita de serĉado de parta protektado kontraŭ predado fare de pli grandaj rabobirdoj. La agloj havas pli fortajn bekojn kaj kalkanumojn, kaj ŝajne estas malpli vundeblaj ol la specioj de la genro Pernis.

Simila kamuflimito estas montrata de junuloj de la Eŭropa vespobuteo, kiu similas al la Komuna buteo. Kvankam la Akcipitro kapablas mortigi ambaŭ speciojn, ĝi ŝajne evitas ataki la pli bone protektatajn speciojn de la genro Buteo.

Distribuado de la subspecioj redakti

Referencoj redakti

  1. Brues, Charles T. (1950) Large Raptorial Birds as Enemies of Cicadas. Psyche 57:74-76 PDF Arkivigite je 2019-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
  2. James Ferguson-Lees, David A. Christie, Kim Franklin, Philip Burton, David Mead. (2001) Raptors of the World: An Identification Guide to the Birds of Prey of the World. HMCo Field Guides. ISBN 0618127623.
  3. Gewers, G. ; E. Curio & S H Hembra (2006) First observation of an advertisement display flight of ‘Steere’s Honey-buzzard’ Pernis (celebensis) steerei on Panay, Philippines. Forktail 22:163-165 PDF Arkivigite je 2012-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
  • British Birds, vol 99, Marto 2006

Eksteraj ligiloj redakti