Orientkaribia dolaro

La orientkaribia dolaro (EC$, angle East Caribbean Dollar) estas la valuto de la Orientkaribia valuta unio kaj sekve la oficiala valuto en ses sendependaj ŝtatoj kaj du britiaj transmaraj teritorioj en la monda regiono Karibio: Angvilo, Antigvo kaj Barbudo, Dominiko, Grenado, Moncerato, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio kaj Sankta Vincento kaj Grenadinoj.

Orientkaribia dolaro
valutoleĝa valutodolaro
Ŝtato:  Angvilo

 Antigvo kaj Barbudo
 Dominiko
 Grenado
 Moncerato
 Sankta-Kito kaj Neviso
 Sankta Lucio
 Sankta Vincento kaj la Grenadinoj

Subdivido: 100 cendoj (cents)
Kodo laŭ ISO 4217: XCD
Mallongigo: EC$
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 2,7 XCD (fikse)
vdr

La orientkaribia dolaro ekde la jaro 1976 estas fikse ligita al la usona dolaro je la kurzo de 1 USD = 2,70 XCD. Sekve la usona dolaro plejparte estas akceptata kiel dua kutima valuto en la landoj kaj teritorioj de la valuta unio.

Historio redakti

La orientkaribia dolaro estas la posteulo de la West Indies Dollar ("karibia dolaro"), kiu estis uzita en la mallongviva Westindian Federation ("karibia federacio") inter la jaroj 1959 kaj 1962. La centra banko respondeca pri ĝi angle nomiĝas Eastern Caribbean Central Bank, do "orientkaribia Centra Banko". Ĝi kreiĝis la 5-an de julio 1983 kiel posteulo de la antaŭa Eastern Caribbean Currency Authority ("Orientkaribia Valuta Aŭtoritatejo"). Sidejo de la centra banko estas la urbo Basseterre sur la insulo Sankta-Kito.

Monbiletoj redakti

Cirkulas monbiletoj en valoroj de $2, $5, $10, $20, $50 kaj $100. Ĉiuj monbiletoj kaj ĉiuj moneroj havas portreton de la ŝtatestro, la brita reĝino Elizabeto la 2-a.

Moneroj redakti

Cirkulas moneroj en valoroj de 5, 10 kaj 25 cendoj kaj de 1 dolaro.

Eksteraj ligiloj redakti