Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo

Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo, kun Konversacioj kalkulitaj por reguligi la Afektojn, kaj Formi la Menson laŭ Vereco kaj Boneco (anglalingve Original Stories from Real Life with Conversations calculated to Regulate the Affections, and Form the Mind to Truth and Goodness), publikigita en 1788, estas la ununura porinfana verko de la feminista verkistino Mary Wollstonecraft (1759-1797). Unue eldonigita de Joseph Johnson, la libro denove eldoniĝis en 1791, kun desegnaĵoj fare de William Blake. Ĝi estis sekve represita plurfoje ĝis 1820.

Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mary Wollstonecraft
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1791
vdr
Kovro de la 1791-eldono de la Originalaj Rakontoj el la Reala Vivo (desegnita fare de William Blake)

La Originalaj Rakontoj temas pri la edukado de du junaj knabinoj, Mary kaj Caroline (nomitaj tiel laŭ du veraj edukatinoj de Wollstonecraft), fare de bonkora kaj patrina persono, Sinjorino Mason. La knabinoj, kiuj suferas pro manko de edukado, alvenas al S-ino Mason kun multaj kulpoj, ekzemple avareco aŭ malmodesteco. S-ino Mason, danke al sia propra ekzemplo, per siaj rakontoj kaj vivspertoj, kuracas la knabinojn el iliaj malperfektaĵoj, kaj donas al ili la deziron esti virtaj.

Tiu libro ĉefe priskribas la forlason de la infanaj malbonaĵoj antaŭ fariĝi raciema, kompatema plenkreskulo. Tra la tuta teksto, Mary Wollstonecraft emfazas la neceson de bona ekvilibro inter racio kaj kompato : tio fariĝis tipa de ŝiaj verkoj, kaj precipe reaperis en Pravigo de la Rajtoj de Virino (1792).

Vidu ankaŭ redakti