Orikteropo (Orycteropus afer), foje ankaŭ nomata terporko laŭ rekta traduko de ĝia afrikansa nomo aardvark, estas nokta insektovora mamulo, la sola vivanta ano de la zoologia ordo de tubetodentuloj (Tubulidentata). Ĝi troviĝas preskaŭ ĉie en Afriko sude de Saharo (esceptoj estas nur iuj ĝangalaj kaj dezertaj areoj, kie malfacilas fosi) kondiĉe de loka dispono pri sufiĉe da termitojformikoj. En frua plejstoceno, arealo de orikteropo estis multe pli vasta kaj inkluzivis Sudan Eŭropon kaj Sudokcidentan Azion. Populacioj de orikteropoj en Alĝerio kaj laŭ valo de Nilo formortis jam en niaj tempoj. Sur Madagaskaro vivis (supozeble) proksima genro Plesiorycteropus, kiu formortis antaŭ ĉ. 1000 jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orikteropo
Troveblo de fosilioj: frua mioceno ĝis nun

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Superordo: Afrotheria
Ordo: Tubulidentata
Hŭley, 1872
Familio: Orycteropodidae
Genro: Orycteropus
G. Cuvier, 1798
Orycteropus afer
(Pallas, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Desegnaĵo pri orikteropoj

La matura orikteropo atingas longon de pli ol 1,5 m kaj pezon de ĉ. 65 kg. Ĝi fosas rapide per siaj akraj ungegoj, kreante por si nestojn en la tero aŭ disŝirante termitajn kaj formikajn koloniojn, kies kolonianojn ĝi kaptas per sia longa (30 cm) glueca lango.

Unue pro evidenta simileco oni metis orikteropon en la familion de formikomanĝuloj, sed nun oni scias, ke la similaj ecoj en konduto kaj aspekto estas rezulte de konverĝa evoluo. Vere, plej proksimaj konataj parencoj de orikteropoj estas makrosceliduloj. Krome, parencaj estas sirenoj, prokaviuloj, tenrekoj kaj elefantoj.

Priskribo redakti

Kiel evidentas de la nomo, unu el plej notindaj ecoj de tubetodentuloj estas iliaj dentoj. Dentoj de tubetodentuloj ne havas pulpon, sed konsistas je maldikaj, vertikalaj, paralelaj tuberoj de vazodentino (iom ekzota formo de dentino) kun individuaj sangaj kanaloj, kiujn tenas kune cemento. La dentoj ne havas emajlon kaj konstante elfrotiĝas kaj rekreskas. Ĵusnaskintaj orikteropoj naskiĝas kun incizivoj kaj kaninoj, sed baldaŭ ili forfalas. Plenkreskaj bestoj havas nur vangodentojn, kaj ilia denta formulo estas  

Genetike, orikteropo estas viva fosilio kaj ĝiaj kromosomoj estas tre bone konservitaj, havante multajn ecojn de plej fruaj placentuloj, kiujn ili havis antaŭ dispartiĝo je plej grandaj nunaj taksonoj.[2]

Aspekto de orikteropo estas tre ekzota. Ĝi estas diste simila al porko kun tre longa muzelo, longaj oreloj, preskaŭ kiel ĉe leporoj, kaj longa, muskuloza vosto, simila al tiu de kanguruo. Ĝia korpo havas iom arkan formon kaj estas kovrita per maldensa, kruda hararo. La antaŭaj manoj havas nur po 4 fingrojn, sed la malataŭaj havas ĉiujn 5. Ĉiu fingro havas grandan, fortikan ungegon kiu havas formon de ŝovelilo kaj estas adaptita por fosado. Buŝo estas malgranda kaj tubeca je formo, el kiu la besto povas protrudi longegan gluecan langon. La internaj strukturoj de nazo estas tre disvolvitaj kaj ebligas akutan flarpovon. Sur la muzelo estas abundaj vibrisoj, per kiuj orikteropoj sentas vojon en siaj subteraj tuneloj. Kiel ĉe multaj noktaj animaloj, vidpovo de orikteropo estas monokroma.

Kutime, plenkreska orikteropo pezas inter 40 kaj 65 kg kaj longas inter 1 kaj 1.3 metroj. Tre grandaj specianoj iam atingas longon de 2.2 metroj[3] kune kun la vosto (kiu per si mem povas esti ĉ. 70 cm longa)[3] La natura koloro de orikteropoj estas pale-flava ĝis griza, sed plej ofte ĝi estas malpura je grundo pro fosado. Inoj ofte havas brile-blankan pinton ĉe la vosto, kiu, verŝajne, helpas al idoj sekvi patrinon en mallumo. Hararo de orikteropo estas maldensa, sed ĝi havas tre dikan, malmolan kaj fortikan haŭton, preskaŭ netrapikeblan por iuj ajn insektoj. Ofte orikteropoj dormas en formikaj nestoj, kie ili ĵus manĝetis, kaj kiam ili vekiĝas ili estas kovritaj je formika acido. Tiel ili fiodoras por plimulto de rabobestoj.

Konduto redakti

 
Orikteropo ripozas en zoo de Himeji.

Orikteropo estas nokta kaj solema animalo, kiu ripozas en siaj ternestoj dum tago kaj foraĝas nokte. Ĝi estas t.n. formikovoro, t.e. manĝas preskaŭ ekskluzive formikojn kaj termitojn.[4] La sola frukto, kiun manĝas orikteropo, estas aparta speco de kukumo, kiu pro tio nomiĝas terporka kukumo.

Orikteropoj eliras el siaj ternestoj vespere, en krepuskoj aŭ baldaŭe post sunsubiro. Foraĝzono de aparta speciano estas averaĝe en radiuso ĉ. 20-30 kilometrojn for de la ternesto[3]. Ĝia fortega flarpovo helpas al orikteropo facile trovi nestojn de koloniaj insektoj, dum ĝiaj longaj kaj potencaj oreloj helpas eviti rabobestojn. Kiam ĝi alvenas al nesto de formikoj aŭ termitoj, ĝi rapidege disfosas ĝin per siaj ungegoj kaj kaptas enormajn kvantojn de la insektoj per sia longa (ĝis 30 cm), glueca lango. Onikalkule, orikteropo povas kapti ĝis 50000 da insektoj dum unu nokto.[3] Respondaj atakoj de la insektoj estas senfrutaj, ĉar neniu insekto povas tramordi aŭ trapiki dikegan, malmolan haŭton de terporko.

Orikteropo estas noteble rapida fosisto, kaj facile trafosas eĉ plej malmolan grundon aŭ kruston de termita nesto. Dum fosado, ĝi scipovas fermi siajn nazotruojn por protekti sian senseman nazon de terpolvo. Krom insektaj nestoj, terporkoj fosas multajn ternestojn kaj tuneloj por loĝi. Krom ĉefa ternesto, kie orikteropo tagumas kaj pariĝas, ĝi havas multajn rifuĝejajn tunelojn tra tuta sia foraĝareo. Ĉefa ternesto estas kutime tre granda kaj disvolvita, ĝis 13 metroj longa, kun multaj branĉoj kaj eliroj, kaj orikteropo kontinue rekonstruas kaj replanas ĝin.[4] Ofte ĝi tute forlasas oldan terneston kaj fosas la novan en nova loko. Forlasitaj ternestoj de orikteropoj estas kutime reuzataj far malpli grandaj animaloj, kiel afrika sovaĝa hundo.[3] Orikteropoj estas tre solema. Plej ofte nur paroj dum pariĝa sezono aŭ inoj kun siaj idoj kunekzistas en sama ternesto. Se terporko estas atakita en sia tunelo, ĝi faligas la tunelon post si aŭ retroturnas kaj atakas per ungegoj.

 
Orikteropa ino kun ido

Terporkoj pariĝas nur dum aparta sezono. Inoj preskaŭ ĉiam naskas po unu ido post 7-monata periodo de gravedeco. Ĵusnaskinta terporkido pezas ĉ. 2 kilogramojn. Ĝi povas iri ekster la ternesto post nur du semajnoj de aĝo, kapablas manĝi termitojn paralele kun lakto post 14 semajnoj kaj ne plu besonas lakton post 16 semajnoj.[3][4] Ĉe ses monatoj de aĝo ĝi povas fosi proprajn ternestojn, sed plej ofte plu restas kun sia patrino ĝis pariĝa sezono. Plej kutime ĝi estas estas fiziologie sekse fekunda je sekvanta pariĝa sezono. En kapteco orikteropoj vivas ĝis 24 jaroj[3], sed en naturaj kondiĉoj la vivdaŭro estas supozeble malpli longa.

Naturaj malamikoj de orikteropoj estas leoj, leopardoj, hienoj kaj pitonoj. Ilin ankaŭ ofte atakas ĉashundoj. Kutime oriteropo penas eviti rabobestojn kaŝante sin en ternestojn aŭ forkuri de ili. Orikteropoj povas kuri je zigzaga maniero, konfuzante la atakanton. Kiam nenio helpas, ili luktas, atakante per siaj ungegoj, brakoj kaj vosto. Foje ili falas dorsen kaj luktas per ĉiuj kvar piedoj.

Ofte orikteropo restas dum longa tempo en formika nesto, kaj, elirante, ĝi fiodoras je formika acido. Multaj rabobestoj trovas tiun odoron malplezura kaj ne atakas la orikteropon. Krome, dikega haŭto de orikteropo ankaŭ servas por ioma protekto.

Ekologio redakti

Tiuj afrotropisaj bestoj vivas tra tuta subsahara Afriko. Ili troveblas en savanoj, herbejoj, duonarbaroj kaj arbustaroj. Ili ĝenerale tre bone adaptiĝas al iu ajn ekologia zono, se tie la grundo estas sufiĉe mola for fosi kaj se ekzistas sufiĉe grandaj kvantoj de formikoj kaj termitoj.[5]

Mitologio kaj popola kulturo redakti

 
Kovrilo de unu el tomoj de Cerebus the Aardvark.

Orikteropo estas populara en Afrika folkloro pro ĝia diligenta serĉo por manĝaĵoj kaj nevundebleco kontraŭ insektoj. Haŭsaj sorĉistoj kreas amuleton el orikteropaj koro, kranio kaj ungegoj, kiujn ili kunbindas per radiko de certa arbo. Se oni vindas la amuleton en pecon de haŭto kaj surhavas ĝin sur sia brusto, ĝi povas, laŭkrede, doni al la posedanto eblon trairi tra muroj en la nokto. Onidire, la amuleton plej ofte uzas ŝtelistoj kaj junuloj, kiuj celas viziti junajn knabinojn sen permeso de iliaj gepatroj.[6]

En Eŭropa kaj Usona popola kulturo orikteropoj ofte aperas kiel roluloj. Ekzemple, la ĉefrolulo de populara porinfana televidserio Arthur, tradukata en multajn lingvojn kaj dissendata en pli ol 100 landoj, estas orikteropo.[7] En alia animacia serio, The Ant and the Aardvark, unu el ĉefroluloj estas blua orikteropo, kiu ade provas (malsukcese) kapti kaj manĝi sian kontaŭulon, la formikon (ambaŭ estas voĉitaj far John Byner).

Orikteropo de nomo Cerebus estas ĉefrolulo de Usona komiksa serio Cerebus the Aardvark far Dave Sim kaj Gerhard, kiu daŭris ekde 1977 ĝis 2004 kaj estis supozeble la plej longa bildliteratura serio en historio de homaro.

Dub kreo de komiksa heroo Spiderman, Stan Lee kaj Steve Ditko unue alvenis al ideo de homa-orikteropa superheroo "Aardvarkman", kiu povu kontroli hordojn de formikoj. Tamen tia superheroo estis nekongrua kun sociaj stereotipoj de la tempo. Kiel Ditko klarigis, "la ideo de longa malbela lango ŝajnis aparteni al io nature malbona, kaj lango tiom longa kun buŝo tiom malgranda ŝajnis ridinda". Eventuale la orikteropa temo gvidis ilin al ideo de Spiderman kun liaj gluecaj retoj, kaj skizoj de Aardvarkman estis reuzitaj por kreo de supermalamiko Toad (la Bufo).[8]

Referencoj redakti

  1. Lindsey, P., Cilliers, S., Griffin, M., Taylor, A., Lehmann, T. & Rathbun, G. (2008). Orycteropus afer. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 8-an de oktobro 2012.
  2. "Great Uncle Aardvark?", BBC NEWS online — Science/Nature, 2003-01-20. Kontrolita 2008-01-10.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 “Aardvark”, Encyclopaedia Britannica.
  4. 4,0 4,1 4,2 van Aarde, Rudi J.. (1984) Macdonald, D.: The Encyclopedia of Mammals. Nov-Jorko: Facts on File, p. 466–467. ISBN 0-87196-871-1.
  5. Aardvark. African Wildlife Foundation. Alirita 2008-01-10.
  6. Cute as a Button but a Pain in my Butt: The Aardvark. Alirita 2008-01-10.
  7. http://www.wkyc.com/news/local/news_article.aspx?storyid=107290&catid=3
  8. DeFalco, Tom; Lee, Stan (2001). O'Neill, Cynthia. ed. Spider-Man: The Ultimate Guide. New York: Dorling Kindersley. ISBN 0-7894-7946-X.