Orkapa cistikolo
La Orkapa cistikolo Cisticola exilis, estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.
Orkapa cistikolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orkapa cistikolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cisticola exilis (Vigors kaj Horsfield, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto redakti
Ĝi estas tre simila laŭ aspekto al la Herbosilvio; tamen, dum la reprodukta sezono la maskloj akiras reproduktan plumaron en kiu kapo, gorĝo kaj brusto estas brile flavoranĝaj (kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj eĉ en la latina scienca nomo kie “exilis” aludas al ties elstareco), kaj ties vostoj iĝas pli mallongaj ol en vintra plumaro. Krome temas pri birdo de bruneca kapo kie elstaras hela okulringo ĉirkaŭ tre malhelbruna iriso kaj dorso kaj vosto kun tre markata strieco de grandaj nigraj plumoj kun helbrunaj bordoj. Sube estas blankecaj la gorĝo kaj la ventro, dum la brusto kaj la flankoj montras fortan helbrunan nuancon. La beko estas karnokolora sube kaj nigreca en supra makzelo. La kruroj estas rozkolorecaj.
Kutimaro redakti
Tiu specio troviĝas en densa vegetaĵaro en kaj ĉirkaŭ humidejoj. Tie ĝi kondutas kiel lerta tajlorbirdo, ofte uzante ŝtelitajn araneretojn por kudri foliojn kiel kovrilo de sia nesto.
Referencoj redakti
- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52346, Cisticola exilis, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.